Esperanto      По-русски StartoNovaĵoj
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Atentindaj paĝoj

Regularo pri membreco kaj kotizoj en REU – 2024

Pagmanieroj

Ligiloj

Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

Novaĵoj



2024-06-05

Volgia Esperanto-Renkontiĝo okazis en Uljánovsk

La 28-an de aprilo — 1-an de majo en Uljánovsk danke al gastema loka klubo okazis tradicia renkontiĝo de volgiaj esperantistoj — VER-19. Entute partoprenis 20 homoj, el ili 9 aliurbanoj, kaj 2 homoj aliĝis al diskutoj rete. Jen impresoj de unu el partoprenintoj — Daniel:

«VER-19 estis bone organizita kaj neenua aranĝo. Ni havis bazejon, kie ni povis ion diskuti, spekti filmojn kaj prezentaĵojn, ludi kaj ankaŭ trinki teon kaj manĝeti. Ni havis ankaŭ loĝejon, kie ni povis dormi en pli-malpli komfortaj kondiĉoj kaj kuiri por ni mem. Krom paroliga kurso, konkurso de interpretistoj kaj aliaj nepraj aĵoj de ĉiu Esperanto-aranĝo tie ĉi estis iu tre grava, kiu diferencigis VER-19 de ĉiuj aranĝoj, en kiuj mi estis (mi estis nur en APERO en Moskvo kaj en RET en Kazanj). La organizantoj decidis diskuti pri Esperanto-movado kaj kion ni povas fari por Esperanto-movado tuj en la komenco de la aranĝo. Ni diskutis kaj laboris dum la tuta periodo de la aranĝo, kaj mi esperas, ke tiu laboro estis fruktodona.

Krome estis multe da esperantistoj-komencantoj, do ni parolis en Esperanto kun tuja traduko en la rusan. Okazis eta virtuala kunveno, iomete kaosa laŭ mi, malbone organizita. Krome, pasis multaj interesaj ekskursoj tra la urbo kun riĉa historio, belega arkitekturo kaj ĉarmaj parkoj. La tempo por organizi VER estis brile elektita, ĉar ĉe la 1-a de majo la urbo plej plaĉas.»



Publikigite de Aleksandr Lebedev



Plena listo de publikigitaj novaĵoj


REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij