Esperanto      По-русски StartoNovaĵoj
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Ligiloj

Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

Novaĵoj



2023-11-22

Zoom-renkontiĝo la 2-an de decembro!

Estimataj samideanoj, karaj geamikoj!

REU-Estraro lanĉas novan tutlandan zoom-renkontiĝon, kien estas invitataj esperantistoj el ĉiuj loĝlokoj de nia granda Rusio.
La renkontiĝo okazos sabate la 2-an de decembro inter la 11:00–13:00 horoj laŭ la moskva horzono.

La aranĝo havos 4 partojn po 25–30 minutoj ĉiu.

La programo:

1. Historia parto
«Zamenhof kiel relrezentanto de „Rusa kosmismo“».
11.00-11.30, N. Gudskov.

2. Movada parto
«Ruslingvaj Esperanto-lerniloj en la moderna periodo de nia lando».
11.30-12.00, А. Grigorevskij.

3. Literatura parto
«Unu novelo el la libro „Lecionoj por viro“».
12.O0-12.30, M. Bronŝtejn.

4. Muzika parto
Por vi kantas M. Povorin.
12.30-13.00

La Zoom-ligilo por partopreni jenas:
https://us06web.zoom.us/j/87415481087?pwd=AGeQo5qsm5ognfYXtMaodaI40g8fLT.1

Eblas (kaj dezirindas) registriĝi per la formularo https://forms.yandex.ru/u/65592a0550569040ba7db6c5/ — tiam unu-du tagojn antaŭ la aranĝo ni sendos al via retadreso, kiun vi indikis en la formularo, memorigon kun la Zoom-ligilo kaj provizoran programon.

Bonvenon al la vasta landa aranĝo!

Estraro de REU.



Publikigite de Aleksandr Lebedev



Plena listo de publikigitaj novaĵoj


REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij