Esperanto      По-русски StartoNovaĵoj
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Atentindaj paĝoj

Regularo pri membreco kaj kotizoj en REU – 2024

Pagmanieroj

Ligiloj

Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

Novaĵoj



2023-04-10

Alvoko al partopreno en la 32-a Konferenco de REU

La 19-an – 20-an de aŭgusto 2023 dum RET en Kazanj okazos vica, la 32-a Konferenco de REU.

Ĝi iom diferencas de multaj antaŭaj Konferencoj per tio, ke ni volas ordigi kelkajn jurajn aferojn, interalie aktualigi la malnovegan Statuton de REU por ke ĝi konformu al la nuna leĝaro. Sen tio daŭrigo de normala funkciado de la organizaĵo kiel jura persono estas endanĝerigita.

Por ke ni post la Konferenco povu oficiale registri faritajn per ĝi decidojn, necesas, ke 1) la Konferenco okazu strikte laŭ postuloj de Ministerio de justico kaj 2) ke ĝi estu maksimume reprezenta, konfirmante la tutlandan skalon de REU.

Por plenumi la postulojn de Minjust, ni ĉi-foje okazigos la Konferencon laŭ la sistemo de delegitoj, elektataj de regionoj. Sur la unua etapo de preparado al la Konferenco ĝis la 1-a de junio ni petas Esperanto-klubojn anonci: kiom da personoj el klubo volas kaj povas partopreni la Konferencon. La samon ni demandas al individuoj, sendepende de tio, ĉu en regiono funkcias aktiva Esperanto-klubo, aŭ estas nur disigitaj individuoj.

Partopreni en la Konferenco eblos fizike, veninte al RET almenaŭ por la tagoj de la Konferenco (la 19-a – 20-a de aŭgusto) aŭ per interreto (plej verŝajne per zoom, kvankam ni iom poste esploros, kiun sistemon pli oportunos uzi).

Homoj, kiuj partoprenos la Konferencon, ĉu surloke, ĉu interrete – rilatu al tio serioze, liberigu por vi la ambaŭ tagojn por ke ne estu iuj aferoj, kiuj devigus vin forlasi la kunvenon. Konferenco decidorajtas nur se estas krovumo. Do, homoj, kiuj estos elektitaj kiel delegitoj – maksimume strebu vere partopreni kaj ne forkuri iumomente.

Ĉar ni bezonas maksimume vastan reprezenton de regionoj de la lando, ni arde invitas partopreni en la Konferenco ankaŭ tiujn, kiuj antaŭlonge aŭ entute neniam membris en REU kaj ne aktivis en la movado, aŭ forlasis la movadon. Por esperantistoj en regionoj, kie mankas aŭ ekstreme magras REU-membraro, ni kiel unu-fojan akcion proponas membriĝi senpage por la nuna jaro, kondiĉe se tiaj esperantistoj en tia regiono elektos el inter si delegiton por la Konferenco.

Do, ĝis la 1-a de junio ni atendas sin-anoncojn de klubaj aktivuloj kaj de eksterklubaj individuoj por la Konferenco. Sendu tion al la adreso amikko@yandex.ru (Aleksandr Lebedev).

Komence de junio surbaze de la kolektita informo la Estraro difinos kvantojn de delegitoj por ĉiuj regionoj.

Post tio en regionoj devos okazi elektoj de delegitoj por la Konferenco. Ni petos regionajn esperantistojn elekti tiujn personojn, kiuj estis anoncitaj dum la unua etapo, sed, kompreneble, ni ne rajtas ion ajn ordoni, kaj principe regiono povas elekti aliajn homojn. Tamen laŭ la jam difinita kvanto de delegitoj.

De regionoj ni bezonos konfirmon pri tiuj elektoj – protokolojn. Ŝablonon por ilin fari, ni donos komence de junio.



Publikigite de Aleksandr Lebedev



Plena listo de publikigitaj novaĵoj


REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij