Esperanto      По-русски StartoNovaĵoj
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Novaj kontribuoj

pdf Ĉielismo (Wang Tianyi). Esperanto-movado hodiaŭ en Ĉinio (Biblioteko, 2024-03-28)

Ligiloj

Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

Novaĵoj



2023-03-18

Alvoko al tradukistoj! Kultura interŝanĝo inter ĝemelaj urboj

Antaŭ kelkaj tagoj de Wu Guojiang, prezidanto de Esperanto-kultura klubo de la provinco Liaoning en Ĉinio, venis alvoko pri kontribuo al projekto de recitado de poemoj en Esperanto. La projekto estas organizata en la ĉinia provinco Liaoning, kaj oni invitas al kunlaboro esperantistojn kaj Esperanto-klubojn el tiuj rusiaj urboj, kiuj estas ĝemelurboj de urboj en la provinco Liaoning.

Jen la listo de ĝemelurboj de Liaoning en Rusio:

  1. Irkutsk — Shenyang
  2. Novosibirsk — Shenyang
  3. Ufa — Shenyang
  4. Vladivostok — Dalian
  5. Lipeck — Anshan
  6. Astraĥan — Dandong
  7. Angarsk — Jinzhou
  8. Tomsk — Jinzhou
  9. Tver — Yingkou
  10. Kemerovo — Liaoyang
  11. Surgut — Chaoyang
  12. Volga River — Huludao

La esenco de propono estas jena.
1) Vi, kiu decidos partopreni, elektas kurtan (16–20 linioj) poemon de iu neesperantista poeto, fama en iu el la supre listigitaj rusiaj urboj.
2) Vi tradukas la poemon en Esperanton kaj sendas al la organizantoj de la projekto.
3) Ili surbaze de la ricevita de vi Esperanto-teksto tradukos la poemon en la ĉinan lingvon.
4) Julie 2023 en Liaoning pasos aranĝo, dum kiu okazos deklamado de la poemoj.

La limdato por sendi poemon estas la 25-a de aprilo 2023.
Ĝis tiu limdato vi devas sendi pretan Esperanto-version de poemo, biografieton kaj foton de la aŭtoro kaj de la tradukinto.
Sendu ĉion tion al la adreso ghemelurboj@sina.cn



Publikigite de Aleksandr Lebedev



Plena listo de publikigitaj novaĵoj


REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij