Esperanto      По-русски StartoNovaĵoj
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Novaj kontribuoj

pdf Ĉielismo (Wang Tianyi). Esperanto-movado hodiaŭ en Ĉinio (Biblioteko, 2024-03-28)

Ligiloj

Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

Novaĵoj



2023-01-01

Konkurso de projektoj por Esperanto en Rusio

Karaj rusiaj esperantistoj!

Por la Nova jaro la Estraro volus stimuli Esperanto-agadon de individuoj kaj kluboj kaj tiucele lanĉas konkurson de projektoj por Esperanto en Rusio.

Se vi havas iun ideon pri tio, kiel progresigi Esperanton en nia lando, kiel reklami ĝin, evoluigi, engaĝi novajn homojn kaj aktivigi spertajn esperantistojn — tiam vi povas proponi vian projekton por la konkurso kaj gajni financan subtenon. La projekto povas esti, ekzemple, iu ekspozicio, fulmo-kurso de Esperanto, eble io alia, kion vi elpensos.

Kondiĉoj estas jenaj:

Komence de februaro la Estraro pripensos la venintajn proponojn kaj decidos, kiu(j)n el ili subvencii, se tiaj estos, aŭ konstatos, ke taŭgaj proponoj ne venis.

Speciale bonvenaj estas proponoj el neĉefurbaj regionoj, ja ni celas progresigi nian lingvon en la tuta lando.

Proponojn sendu al reu-estraro@groups.io

 

Suplemento. Eltiraĵo el la Statuto de REU

1.2. Celoj de REU estas:

1.3. Konforme al la celoj REU starigas antaŭ si jenajn taskojn:

1.4. Por efektivigi la statutajn celojn REU rajtas:



Publikigite de Aleksandr Lebedev



Plena listo de publikigitaj novaĵoj


REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij