Esperanto      По-русски StartoNovaĵoj
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Novaj kontribuoj

pdf Ĉielismo (Wang Tianyi). Esperanto-movado hodiaŭ en Ĉinio (Biblioteko, 2024-03-28)

Ligiloj

Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

Novaĵoj



2022-12-15

Jelena Kuznecova — Esperantisto de la jaro 2022 laŭ la versio de REU

Zamenhof-tage REU tradicie proklamas Esperantiston de la jaro. Ĉi-jare la Estraro decidis distingi per tiu ĉi honortitolo samaran esperantistinon Jelena Kuznecova — pro la plej aktiva en la lando organizado de Esperanto-renkontiĝoj dum du lastaj jaroj kaj vigligo de Esperanto-vivo en Volgia regiono.

Gratulojn al Jelena!
 

Jelena Kuznecova Jelena Nikolájevna Kuznecova naskiĝis la 24-an de januaro 1969 en la urbo Kújbiŝev (ekde la 1989-a — Samara), finis mezlernejon kaj ekonomian instituton.

Ellerninte Esperanton en la 2001-a pere de ĉeesta kurso, kiun gvidis Marija Alekséjevna Prilépskaja, ŝi aliĝis al la Samara Esperanto-organizaĵo. Dum partopreno en sia unua Esperanto-renkontiĝo — okazinta samjare OkSEJT apud la urbo Kovrov — Jelena ricevis tiom da impresoj kaj entuziasmo, ke tuj komencis organizi Esperanto-kursojn en la Samara universitato kaj ekrevis pri okazigo de Esperanto-aranĝoj en la regiono de Samara.

Poste ŝi ĉiujare partoprenis diversajn aranĝojn: RET, OkSEJT, Tero, Esprimo, EoLA, Lingva festivalo, Aroma Jalto, Velura sezono, Renkontiĝo de amikoj, APERo. Foje vojaĝis ankaŭ eksterlanden — en Svedion al IJK.

Ekde la 2009-a jaro samaraj esperantistoj foje en kelkaj jaroj okazigas lokajn apudvolgajn aranĝojn VER — Volgiajn Esperanto-renkontiĝojn. Lastatempe, laŭ la iniciato de dimitrovgradaj esperantistoj, pasis du VER’oj en Dimitrovgrad. Krome, transpreninte antaŭlongan ideon de MEA MASI, Jelena organizis du renkontiĝojn «Tempoj kaj urboj» — en Penza kaj en Jaroslavlo.

Dum ĉiuj tiuj jaroj, dank’ al Esperanto, Jelena sukcesis viziti multajn ravajn lokojn de nia lando, konatiĝi persone kaj distance kun grandega kvanto da interesaj homoj (inter ili — eĉ kun la patro de sia filino).

Jelena omaĝas kaj dankas ĉiujn, kiuj ŝin helpas kaj subtenas!



Publikigite de Aleksandr Lebedev



Plena listo de publikigitaj novaĵoj


REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij