Regularo pri membreco kaj kotizoj en REU
Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj
historio.ru - Historio de rusia E-movado
Multlingva Informa Reta Centro
Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj
2022-08-18
Julie mi havis somerajn feriojn kaj kun mia edzino ekvolis rigardi la sudajn urbojn de centra regiono de Rusujo.
Ni volis viziti kelke da rusaj urboj, sed kiel oni diras: ĉiuj vojoj direktas en Romon, kaj en Rusujo ĉiuj vojoj direktas en Moskvon.
Krom Moskvo ni vizitis ankaŭ Tambov, lipeck kaj Tulo. Kaj ĉie, krom Tambov mi havis renkontojn aŭ rakontis pri Esperanto.
En Moskvo la Universo donis al mi tri gravajn renkontiĝojn kun Esperanto. La unua estis tuj en hostelo en Moskva Siti, kiam mi esploris tie la negrandan bibliotekon, kiu ĉefe
konsistas el modernaj ilustritaj revuoj kaj romanoj pri amo. Tie mi trovis la dikan kaj plenan Rusa-Esperantan vortaron. Mi esprimis tion kiel signo de Universo por mi - daŭrigu lerni Esperanton kaj disvastigi informon pri ĝi.
Ankaŭ en Moskvo mi renkontiĝis kun mia tre bona, bela kaj aktiva instruistino Anna Striganova, kiu donacis al mi kelke da Esperantajn librojn, eldonitaj en Esperanta eldonejo Impeto. Kelke da libroj skribis kaj ilustris ŝi mem.
Dum lasta vespero mi promenadis laŭ Ruĝa Placo kun Moskva esperantisto Valentin Seguru kiu transloĝiĝis tien el Ivanovo. Li iomete rakontis al mi pri sia vivo kaj Esperanta agado en Moskvo.
En la milita biblioteko de Lipeck mi konsentis kaj ekspoziciis Esperantajn librojn. Apud la ekspozicio mi rakontis pri nia mirinda lingvo al dezirantaj. Unu el ili estis la anstantaŭulo de gvidanto de la centra distrikto de la urbo. Li neniam
aŭdis pri Esperanto kaj interesiĝis pri ĝi post mia rakonto. Poste li donis al mi kelke da demandoj: “Ĉu Esperanto vere ekzistas?”, “Kie homoj, kiuj posedas Esperanto povas parole?”, “Ĉu ĝi estas komplika aŭ ne?” Pro liaj demandoj kaj
por memoro mi donacis al li skribilon kun Esperanto skribaĵon.
En Tulo mi trovis junan kaj aktivan esperantistinon Ksenia, kiu gvidas Esperantan blogon en Instagramo. Mi proponis al ŝi rakonti pri Esperanto kaj ŝi organizis renkontiĝon kun ŝiaj geamikoj en halo de kafejo. Tie estis tre interesa
parolado kaj por mi kaj por gejunuloj. Poste mi donacis al Ksenia unu el libroj de Anna Striganova.
Mi pensas, ke mia vojaĵo estis sufice produktiva por Esperanto.
Publikigite de Jevgenij Bojĉin