Esperanto      По-русски StartoNovaĵoj
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Ligiloj

Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

Novaĵoj



2022-03-09

Distanciĝo de la antaŭnelonga deklaro de kelkaj personoj pri la eventoj en Ukrainio

La 27-an de februaro 2022 en «Libera folio» aperis notico sub la titolo «Rusiaj esperantistoj kontraŭ la milito», kiu enhavis deklaron pri la ukrainiaj eventoj. La deklaron subskribis kvin personoj: G. Arosev, A. Blinov, I. Gonĉarova, N. Gudskov, G. Kokolija.
Ĝia teksto post tago iom ŝanĝiĝis, do mi donu ligilon al «Sezonoj» https://sezonoj.ru/2022/03/reu-6/ kie interesiĝantoj povas legi kaj la originan kaj la finan version de tiu deklaro.

Venas maltrankvilaj demandoj de kelkaj homoj pri rilato de REU al tio.

Responde al tiuj demandoj, mi atentigas:

1) Rusia Esperantista Unio havas neniun rilaton al tiu deklaro.
La deklaro estis verkita kaj subskribita de privatuloj, kiuj elpaŝas en sia propra nomo, sed ne en la nomo de REU kaj des pli ne en la nomo de la tuta esperantistaro rusia.

2) Oficiala pozicio de REU pri tiom sentebla afero povus aperi nur kiel decido de la Estraro, kio ne okazis, kaj espereble ne okazos.

3) La opinioj pri la ukrainiaj eventoj estas ekstreme kontraŭaj en la socio. Oficiala subteno de unu el pozicioj signifus fortan neglekton de granda parto de nia membraro, kiu havas la malan pozicion. Ekzemple, persone mi kiel privata persono plene kaj senkondiĉe subtenas la specialan operacion de la rusia armeo, kiu okazas nun en Ukrainio. Se la Estraro oficiale deklarus ion kontraŭ ĝi — mi demisius kaj komencus batali por nuligo de tia deklaro fare de nia supera organo (Konferenco de REU).
Do, la plej adekvata pozicio de REU kiel organizaĵo rilate al la temo — simple diri nenion pri ĝi.

 
 
Aleksandr Lebedev, prezidanto de REU.



Publikigite de Aleksandr Lebedev



Plena listo de publikigitaj novaĵoj


REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij