Esperanto      По-русски StartoNovaĵoj
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Novaj kontribuoj

pdf Ĉielismo (Wang Tianyi). Esperanto-movado hodiaŭ en Ĉinio (Biblioteko, 2024-03-28)

Ligiloj

Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

Novaĵoj



2021-10-25

Rifuzo de la Rusia UNESKO-Komisiono aŭ Kial esperantistoj partoprenu popolnombradon

Nun en Rusio okazas tutlanda popolnombrado. Inter la demandoj en la enketilo estas ankaŭ demando pri parolataj lingvoj. Ni alvokas ĉiujn konsciajn esperantistojn partopreni la popolnombradon kaj mencii en sia enketilo Esperanton! Eblas kaj indas ankaŭ indiki ĝin kiel ĉiutage uzatan, se vi uzas la lingvon sufiĉe ofte.

Ĵus aperis ankoraŭ unu plia tute freŝa argumento por aktiva partopreno de esperantistoj en la popolnombrado. Antaŭ kelkaj tagoj evidentiĝis, ke oficiala instanco, argumentante nean respondon pri sendita petletero, uzas informon pri la tre malimpona kvanto de Esperanto-parolantoj en Rusio laŭ la rezultoj de la antaŭa censo de la 2010-a jaro.

Jen la historio pli detale.

Ekzistas instanco «Komisiono de Rusia Federacio pri UNESKO-aferoj». Antaŭ monato REU sendis al tiu instanco petleteron kun peto: iniciati en UNESKO proklamon de Internacia tago de Esperanto — la 26-a de julio. Sendado de tiaspecaj petleteroj al UNESKO-komisionoj en diversaj landoj estas internacia projekto, kiu celas oficialigi la 26-an de julio ĉe UNESKO kiel Internacian tagon de Esperanto.

La rusia Komisiono pri UNESKO-aferoj traktis la petleteron kaj sendis respondon, la respondo estas nea. Ĝi tekstas:
«ĉar Esperanto ne havas oficialan statuson en la Rusia Federacio kaj ĝiaj konsistigaj regionoj, kaj la nombro de la parolantoj de ĉi tiu planlingvo en la lando estas [nur] ĉirkaŭ mil homoj, ĉi etape [ni] ne pretas iniciati la proklamon de la respektiva Tago...».

La vortoj pri «ĉirkaŭ mil homoj» estas senduba referenco al la rezultoj de la antaŭdekjara censo. Laŭ tiuj rezultoj, en Rusio estas 992 Esperanto-parolantoj — tiom da personoj en la 2010-a jaro indikis Esperanton inter parolataj lingvoj.

Do, bonvolu kun plena seriozeco rilati al la popolnombrado, kiu okazas nun. Ne forgesu ĝin partopreni, ne forgesu mencii Esperanton, kaj instigu siajn konatajn esperantistojn fari la samon.

 

P. S. La menciitaj petletero kaj respondo estas publikigitaj en «Dokumentoj» ĉe http://reu.ru.

Kaj jen rektaj ligiloj por tuja elŝuto.

1) Projekto de letero al UNESKO-komisiono, malneta teksto en Esperanto.

2) Fina teksto en la rusa — la petletero, sendita al la UNESKO-komisiono.

La dokumenton preparis Andrej Peĉonkin kaj Nikolaj Gudskov, koran dankon al ili pro la granda laboro!

3) La respondo de la komisiono en la rusa.

4) La traduko de la respondo al Esperanto.

Pro la traduko de la respondo dankon al Andrej Peĉonkin!

 

Kie en la enketilo necesas indiki Esperanton



Publikigite de Aleksandr Lebedev



Plena listo de publikigitaj novaĵoj


REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij