Esperanto      По-русски StartoNovaĵoj
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Novaj kontribuoj

pdf Ĉielismo (Wang Tianyi). Esperanto-movado hodiaŭ en Ĉinio (Biblioteko, 2024-03-28)

Ligiloj

Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

Novaĵoj



2021-10-14

Prelego en „La Velo de Espero“

La 14-an de oktobro 2021 saratova esperantisto Aleksandr Deriugin prelegis pri ebloj de la internacia lingvo Esperanto en la Ŝtata aŭtonoma institucio de Saratova regiono «Centro de adapto kaj resanigo de invalidoj „La Velo de Espero“».

La renkonton vizitis 11 resanigejanoj. Ankoraŭ neniu el ili aŭdis pri la lingvo. La informacio pri historio de Esperanto-movado en la mondo, Rusio kaj en la urbo Saratov estis al ili tute nova. Kun helpo de la retejoj «Vikipedio» kaj «Forvo» Aleksandr demonstris al tiu ĉi grupo nuntempan sufiĉe firman pozicion de Esperanto inter aliaj lingvoj. Li rakontis ankaŭ pri niatempaj ebloj de Esperanto. La renkonto daŭris 50 minutojn, kaj aŭskultantoj kore dankis Aleksandron pro la prelego.



Publikigite de Aleksandr Lebedev



Plena listo de publikigitaj novaĵoj


REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij