Esperanto      По-русски StartoNovaĵoj
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Novaj kontribuoj

pdf Ĉielismo (Wang Tianyi). Esperanto-movado hodiaŭ en Ĉinio (Biblioteko, 2024-03-28)

Ligiloj

Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

Novaĵoj



2021-09-25

La unua postsomera kunveno de moskvaj kluboj

La 23-an de septembro, ĵaŭde, pasis en Moskvo kunigita kunveno de Moskva Esperanto-Klubo «Lev Tolstoj» kaj Moskva Esperanto-Asocio «MASI». Ni renkontiĝis en la oficjo de Oleg Ĉajka kaj Arina Osipova. La kunvenon partoprenis 12 homoj, el kiuj 6 estis MASIanoj. Krom la jam menciitaj gastigantoj estis Karter, Mirina, Peĉjo, Tatjana Glaznica kaj eksterklubano Mikaelo Vasiljev; de «Lev Tolstoj» estis 5 homoj: Virtoro Aroloviĉ, Nikolao Gudskov, Klara Ilutoviĉ, Mikaelo Povorin kaj Svetlana Smetanina.

La programo komenciĝis de solenaĵo. Viktoro Aroloviĉ ricevis honorfolion de REU kun dankesprimo de la 31-a REU-Konferenco pro sia multjara laboro en REU. Pro troa okupateco en la laborejo kaj sanstato li lasis sian postenon de konsilanto pri REU-dokumentoj ĉe la REU-estraro.

Sekvis rakonto de Nikolao Gudskov pri la Rusiaj Esperanto-Tagoj (RET-2021), pasintaj aŭguste apud Maĥaĉkala. La ĉefa akcento estis ĉe la bonaj kondiĉoj kaj vidindaĵoj, kiuj garantiis agrablan ripozon. Skize estis prezentita la paso de la raport-reelekta REU-Konferenco, kiun mi plene partoprenis virtuale kaj pro tio dankis la organizantojn. Oni speciale emfazis la perfektan laboron de REU-prezidanto Aleksandr Lebedev (cetere, ankaŭ membro de MASI dum pluraj jaroj) pri la preparado kaj gvidado de la Konferenco kaj aranĝado de ĉiuj koncernaj dokumentoj.

Mi rakontis pri la Renkontiĝo de Amikoj (RA-15) — tradicia evento, ĉiujare organizata de Ekaterina Arbekova (u. Novosibirsko) ĉefe por siberiaj esperantistoj. RA-15 pasis komence de aŭgusto ĉe la sala lago Jarovoje en la stepa Altajo, proksime de la landlimo kun Kazaĥio. La situo liveris multajn ekzotajn impresojn — ekde malkutima naĝado en la saniga sala akvo ĝis ekskursoj al la pli granda kaj sala lago kun mirinda rozkolora akvo kaj al la regiono, kie ĝis nun loĝas posteuloj de la germanoj, transloĝigitaj ĉi tien en 1941 el Volgio, kien iliaj antaŭuloj trafis laŭ la invito de la rusa carino Jekaterina la Dua en la 18-a jarcento. Dum RA-15 en Esperanto ĉiam pasas distra programo: iuj ludoj, konkuroj, poezia vespero kaj Tago de Neptuno. Mi gvidis ĉiutagajn konversaciajn rondojn por Esperanto-parolemuloj, instruis Esperanton al la sola komencantino kaj dum malfruaj vesperoj multe amuziĝis kun ludemuloj ĉe tablaj ludoj.

La duan temon de la kunveno eblas nomi «Novaj libroj». Al la ĉeestintoj estis prezentitaj tri freŝaj eldonaĵoj.

La unua estas traduko de la verko de Ludmila Ulickaja «Daniel Stein interpretanto», eldonita en Pollando. Ludmila Ulickaja estas tre fama nuntempa rusia prozistino. Pro tiu ĉi kreaĵo ŝi ricevis la prestiĝan rusan premion «La Granda Libro». La romanon tradukis pola esperantisto Tomasz Chmielik kaj grave redaktis Nikolao Gudskov. Hieraŭ li vizitis la verkistinon por transdoni al ŝi kvin aŭtorajn ekzemplerojn de la libro kaj priparolis eventualan renkontiĝon de ŝi kun esperantistoj.

La duan libron prezentis Svetlana Smetanina, kiu tradukis la antaŭparolon al la verko en Esperanton. Temas pri bela faksimila reeldono de la lernolibro «Internacia infanaro», kreita de Varvara Seriŝeva (fratino de la fama esperantisto pastro Innokentij Seriŝev) por siaj junaj Esperanto-lernantoj. La libro estis eldonita de iu itala entuziasto en Milano en 1926 jaro. Por konservi memoron pri la aŭtorino ŝia multjara amiko kaj iama Esperanto-samideano Nikolaj Parusnikov, nun jam 93-jaraĝa profesoro de Moskva Ŝtata Universitato, ekflamis reeldoni la lernilon. Li turnis sin al moskvaj esperantistoj kun la peto trovi la originalon. Bonŝance mia Esperanto-lernantino kaj membro de MEA MASI Julia Traum (Mul), jam delonge loĝanta en Germanio, laboras en la Germana Esperanto-Biblioteko (u. Aalen), kie troviĝis du ekzempleroj de la lernolibro. Dank’ al samideana helpo la revo de Nikolao Parusnikov estis realigita.

La trian libron prezentis Oĉjo. Estis ruslingva verkkolekto «Ване и не снилось», kiun iniciatis Jelena Akimova (kiun multaj el vi konas kiel Etulino) al 50-jariĝo de Esperanto-poeto Ivan Naumov.

La tria temo de la kunveno estis instruado de Esperanto. Oĉjo kaj Arina tre interese rakontis pri sia instruado dum la virtuala SES-2021. Mi jam haste informis pri mia instruado al lernejanoj enkadre de du diverstipaj someraj infanaj tendaroj kaj anoncis pri la baldaŭa 25-a jubileo de lingvaj festivaloj en Rusio kaj invitis ĉiujn al ties tritaga ĉeesta festado al Ĉeboksaro la 22–24-an de oktobro 2021.

Dum la kunveno okazis teumado kun bongustega TEJO-teo.

Pri la sekva kunveno atendu anoncojn!

Kaj nepre venu!

                Irina Gonĉarova

Pli detale: https://vk.com/wall-41656827_4123



Publikigite de Aleksandr Lebedev



Plena listo de publikigitaj novaĵoj


REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij