Esperanto      По-русски StartoNovaĵoj
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Novaj kontribuoj

pdf Ĉielismo (Wang Tianyi). Esperanto-movado hodiaŭ en Ĉinio (Biblioteko, 2024-03-28)

Ligiloj

Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

Novaĵoj



2020-05-24

RET-2020 ne okazos

Karaj geamikoj — aliĝintoj kaj dezirantoj partopreni nian RET-on, delonge atendatan kaj aspiratan landan aranĝon!

Pro la danĝera pandemio, disvolviĝanta diversrapide en nia lando, la Organiza Komitato anoncas neokazigon de la somera aranĝo en la 2020-a jaro apud Krasnojarsko.

Malgraŭ promesoj de la trasportfirmaoj aktivigi julie flugojn kaj trajnveturojn estas granda risko trafi kelksemajnan kvarantenon, infekti siajn proksimulojn kaj familianojn, ne ricevi ĝustatempe medicinan helpon, bremsi en foraj lokoj.

Ni transmetu nian tradician RET-on al pli proksimaj jaroj, kiam aperos konvena dato kaj organizaj ebloj.

Ni tre bedaŭras pri la akceptita decido kaj esperas je via komprenemo.

La kotizintoj tutcerte rericevos sian monon.

Koran dankon al la lokanoj pro zorgoj, klopodoj, la farita laboro!

Via Organiza Komitato.



Publikigite de Aleksandr Lebedev



Plena listo de publikigitaj novaĵoj


REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij