Esperanto      По-русски StartoNovaĵoj
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Novaj kontribuoj

pdf Ĉielismo (Wang Tianyi). Esperanto-movado hodiaŭ en Ĉinio (Biblioteko, 2024-03-28)

Ligiloj

Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

Novaĵoj



2007-05-08

EsPrimo-4 en Tjumenj

Dum la unuamajaj festotagoj en Tjumenj sukcese pasis la tradicia printempa Ural-Siberia renkontiĝo "EsPrimo-4". En ĝi partoprenis entute 43 personoj el 8 urboj: Tjumenj - 18, Jekaterinburg - 14, Novosibirsk - 3, Ĉeljabinsk, Kogalim, Tobolsk - po 2, Niĵnij Tagil kaj Rostov-na-Donu - po 1 persono.

Ĉi-jare la honora gasto de EsPrimo estis Aleksandro Melnikov el Rostov-na-Donu. Respektive, la plej grava evento de la renkontiĝo estis serio el 3 liaj brilaj prelegoj, bazitaj je lia monografio "Lingvokulturologiaj aspektoj de internaciaj planlingvoj..."

La programo estis diversflanka kaj intensa. Sukcese pasis gvidata de A. Osincev (Jekaterinburg) seminario por instruemaj esperantistoj, en kiu partoprenis 3 personoj. Okazis vigla diskuto pri nia regiona agado kun resumoj de la ĉi-jara agado kaj planoj por la sekva jaro. Ĝuinda estis "Nostalgia vespero" - renkontiĝo de malnovaj esperantistoj de la regiono kun multaj rememoroj, fotoj kaj kantoj. Saŝa Osincev kaj Arina Osipova (Jekaterinburg) prezentis siajn gajajn porkomputilajn filmetojn pri Esperanto.

Plej grava arta evento estis premiero de la spektaklo "Persika nubeto" laŭ la fabelo de V. Eroŝenko. Ĝin prezentis teamo de tjumenaj kaj jekaterinburgaj gejunuloj gvide de Marina Stepaĉova (Tjumenj). Aleksandr Kalaŝnikov (Tjumenj) prezentis sian riĉegan kolekton de E-poŝtmarkoj, okazis fotoekspozicio "Printempo en niaj urboj" k.a. Ne mankis ankaŭ tradiciaj distraj programeroj - "Amika vespero", "Gaja vespero" kun bankedo, rolludo pri landoj de la mondo, noktaj komunaj kantadoj kaj babiladoj.

Fine de la renkontiĝo okazis interesega ekskurso al "Arkeologia muzeo-rezervejo".

Dankon al la organiza teamo pro la memorinda renkontiĝo!

Galina Terentjeva,
Ĉeljabinsk





Plena listo de publikigitaj novaĵoj


REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij