Regularo pri membreco kaj kotizoj en REU
Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj
historio.ru - Historio de rusia E-movado
Multlingva Informa Reta Centro
Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj
2019-02-19
Karaj geamikoj, ĉu vi ne forgesis, ke la lasta plena semajno de februaro estas dediĉata al la internaсia aktivaĵo de esperantistoj “Semajno de internacia amikeco”? Ĝi estis iniciatita en 1968 de Erik Carlén, sveda aktivulo kaj tiama vicprezidanto de UEA, por plifortigi reciprokajn kontaktojn inter esperantistoj per interŝanĝo de salutleteroj, poŝtkartoj, libroj, esperantaĵoj, donacetoj ktp. La unua semajno okazis en 1969. Tiu ĉi internacia agosemajno havas propran emblemon: du interpremiĝantaj manoj sub la kvinpinta stelo kaj la subskribo “Amikeco trans limoj”.
Dum ĉi tiu semajno vi havas bonan ŝancon sendi al viaj eksterlandaj amikoj salutajn retmesaĝojn kaj belajn bildojn. Ankaŭ mi salutas ĉiujn okaze de la Semajno kaj deziras multajn sukcesojn!
Vladimir Opletajev
Publikigite de Aleksandr Mitin