Esperanto      По-русски StartoNovaĵoj
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Novaj kontribuoj

pdf Ĉielismo (Wang Tianyi). Esperanto-movado hodiaŭ en Ĉinio (Biblioteko, 2024-03-28)

Ligiloj

Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

Novaĵoj



2019-02-07

Kotizoj en la jaro 2019

La 7-an de februaro 2019 la Estraro de REU akceptis «Regularon pri membreco kaj kotizoj en REU».

En la nova regularo estis pli detale priskribitaj la nocioj «Kandidato» kaj «Amiko de REU», nuancoj pri aliĝo por kelkaj jaroj kaj aliaj aferoj.

Legu plenan tekston de la regularo en la koncerna paĝo: Regularo pri membreco kaj kotizoj en REU – 2019.

Kaj ĉi tie vi tuj povas vidi la kotizojn por la jaro 2019.

Kotizoj en la agadjaro 2019

  1. Kotizo de individua membro de REU — 250 rubloj (por ekster-KSŜ-anoj — 20 eŭroj).
  2. Kotizo de aliĝinta kolektivo de REU — aliĝkotizo por nova aliĝinta kolektivo, aŭ okaze de rea aliĝo — 300 rubloj. Ĝi estas unufoje pagata de nova aliĝinta kolektivo. Jam aliĝintaj kolektivoj ne pagas la kotizon. Se kolektivo ne pagas kotizojn por la aligitaj membroj dum du sinsekvaj jaroj, ĝi poste devas denove aliĝi al REU.
  3. Kotizo de aligita membro de REU — 200 rubloj por ĉiu aligita membro (la aliĝintaj kolektivoj pagas minimume por 5 aligitaj membroj).
  4. Membro-subtenanto de REU pagas ne malpli ol 2-oblon de la individua kotizo.
  5. Dumviva membro de REU pagas la 20-oblon de la individua kotizo. Ekde la 1-a de januaro 2019 REU ne akceptas novajn dumvivajn membrojn dum tio ne estas ŝanĝita per speciala decido.
  6. Kandidato — senkotiza aliĝo.
  7. Amiko de REU — pagas kiel la kotizon ajnan sumon. Fizikaj personoj, ne atingintaj la 18-jaran aĝon, aliĝas kiel amikoj de REU senkotize.

Pagmanieroj

La pagmanieroj por rublaj kotizoj estas indikitaj en la paĝo http://reu.ru/paghoj/pagmanieroj_eo.html.
La eŭraj kotizoj sendendas al la UEA-konto «reua-p».



Publikigite de Aleksandr Lebedev



Plena listo de publikigitaj novaĵoj


REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij