Esperanto      По-русски StartoNovaĵoj
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Novaj kontribuoj

pdf Ĉielismo (Wang Tianyi). Esperanto-movado hodiaŭ en Ĉinio (Biblioteko, 2024-03-28)

Ligiloj

Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

Novaĵoj



2018-12-12

Homrajta Tago ĉe Unuiĝintaj Nacioj

La 10-a de decembro estas Homrajta Tago ĉe Unuiĝintaj Nacioj. Tiu ĉi Tago de la Homaj Rajtoj markas la datrevenon de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, akceptita de la Ĝenerala Asembleo de UN je tiu dato en la jaro 1948.

Ĉi-jare ni festos la 70-an datrevenon de tiu epokfara Deklaracio.

En la nuna jaro la Homrajta Tago kaj la Zamenhof-Tago (15 decembro) okazos en la sama semajno. Ni rekomendas al niaj membroj, lokaj grupoj kaj kunlaborantaj asocioj, ke ĉi-jare ili kombinu la festadon de ambaŭ aranĝoj.

Zamenhof ripete emfazis la gravecon de plena partopreno en la internacia vivo en spirito egaleca – sen diskriminacio religia, rasa, kaj ... lingva. Li mem plurfoje aludis al tiuj idealoj, kiuj fine trovis lokon en la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj.

“Absoluta justeco, egaleco kaj frateco inter la popoloj en la praktiko estas plene ebla,” Zamenhof asertis post la Bulonja kongreso de 1905. En sia “Deklaracio de Hilelisto” li skribis, ke “ĉiu lando apartenas ne al tiu aŭ alia gento, sed plene egalrajte al ĉiuj ĝiaj loĝantoj,” kaj ke “en sia familia vivo ĉiu homo havas plenan, naturan kaj nedisputeblan rajton, paroli kian lingvon aŭ dialekton li volas kaj konfesi kian religion li volas” – sed tion fari en harmonio kun tiuj kiuj praktikas alian lingvon aŭ alian religion.

En multaj lokoj, ekzemple en sia parolado en London en 1907, Zamenhof firme identigis sin kun samaj idealoj kiel tiuj deklaritaj en la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj.

Eĉ antaŭ la oficiala akceptiĝo de la Deklaracio, Universala Esperanto-Asocio metis en sian statuton aludon al la homaj rajtoj kiel esencaj kondiĉoj por ĝia laboro. Paragrafo 5 de la nuna statuto deklaras, ke “Bonaj internaciaj rilatoj kaj la respekto de la homaj rajtoj, tiaj, kiaj ili estas difinitaj en la Universala Deklaracio de la Homaj Rajtoj kaj aliaj internacie rekonataj instrumentoj estas por la laboro de UEA esencaj kondiĉoj.”

Tra la jaroj – en niaj eldonaĵoj, niaj kongresoj, niaj mesaĝoj al niaj membroj kaj la Esperanto-movado ĝenerale – ni emfazis la gravecon de la Deklaracio por la paca kaj libera disvolviĝo de la internacia komunumo.

Pro sia sindediĉo al la internacia vivo, la libera interŝanĝo de personoj kaj de ideoj, kaj la forigo de ĉiuj formoj de diskriminacio, inkluzive de la lingva, la Esperanto-movado, kaj precipe UEA, estas modelo, ekzemplo, kaj heroldo de la paca internacia vivo. Dialogo plibonas ol armiloj, kaj egaleca dialogo plibonas ol diskriminacia.

Gazetaraj Komunikoj de UEA, n-ro 768

Pli detale: https://vk.com/doc619916_484265531



Publikigite de Aleksandr Mitin



Plena listo de publikigitaj novaĵoj


REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij