Esperanto      По-русски StartoNovaĵoj
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Novaj kontribuoj

pdf Ĉielismo (Wang Tianyi). Esperanto-movado hodiaŭ en Ĉinio (Biblioteko, 2024-03-28)

Ligiloj

Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

Novaĵoj



2018-10-29

100 jaroj de komsomolo

La 26-an de oktobro en la Urba centro de porinfana kaj porjunula libro (ruse: ЦДЮК — центр детской и юношеской книги) oni festis la 100-an datrevenon de komsomolo (Komunisma unio de junularo).

Estis kelkaj ekspozicioj, dediĉitaj al diversaj flankoj de aktivismo. La feston vizitis multaj homoj.

Esperanta ekspozicio situis en la ĉambro, kie okazis komsomolaj kunvenoj. Eŭgeno Bojĉin rakontis pri sia komsomola vojo kaj pri rilatoj inter komsomolo kaj Esperanto.

Post komsomolaj kunvenoj Eŭgeno respondis al demandoj de gejunuloj: kio estas Esperanto? por kio ĝi estis kreita? kie oni povas paroli en ĝi? Kaj aliaj.

Interesajn materialojn kun fotoj por ekspozicio pri rilatoj inter komsomolo kaj Esperanto en sovetiaj jaroj afable liveris Vladimir Sapoĵnikov (urbo Krasnojarsk).



Publikigite de Jevgenij Bojĉin



Plena listo de publikigitaj novaĵoj


REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij