Esperanto      По-русски StartoNovaĵoj
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Novaj kontribuoj

pdf Ĉielismo (Wang Tianyi). Esperanto-movado hodiaŭ en Ĉinio (Biblioteko, 2024-03-28)

Ligiloj

Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

Novaĵoj



2007-02-24

UK en Rusio: Luĵkov subtenis!

Moskvaj aktivuloj sukcesis gajni subtenon de la Moskva registaro pri invitado de Universala Kongreso de Esperanto al Rusio en 2009-a jaro.

Momente estas atingita la principa konsento kaj la proponon, prezentitan nome de REU, subskribis la urbestro Jurij Luĵkov.

Nun oficistnivele okazas pli teknika, sed ne malpli grava parto - transformo de la "politika decido" en konkretajn garantiojn kaj konkretajn ciferojn de la financa subteno. La traktadoj pasas tre kontentige, sed ankoraŭ estas frue pri ili paroli.

La unuaj pri la rezultoj de tiu agado, verŝajne ekscios la partoprenontoj de REK kaj EoLA en Tiĥvin - ĝis tiam, espereble, ĉiuj dokumentoj estos subskribitaj.

Kompreneble, tio estos nur la unua paŝo - poste helpe de tiuj dokumentoj ni devos konvinki UEA-n, ke nia propono estas la plej interesa el la havataj.

Andrej Grigorjevskij





Plena listo de publikigitaj novaĵoj


REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij