Esperanto      По-русски StartoNovaĵoj
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Novaj kontribuoj

pdf Ĉielismo (Wang Tianyi). Esperanto-movado hodiaŭ en Ĉinio (Biblioteko, 2024-03-28)

Ligiloj

Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

Novaĵoj



2017-02-28

La APERo-11

En perfekta amikeca etoso 23-26an de februaro pasis la vica 11a APERo.
La renkontiĝo pasis en ripozejo Jerŝovo (apud la urbo Zvenigorod, 40
km okcidente de Moskvo). Ĝin partoprenis 32 esperantistoj el Moskvo, Rigo, Arĥangelsko, Uljanovsko, Novoĉerkasko, S-Peterburgo. La organizanto, Moskva Esperanto-Asocio "MASI", trovis bonegan formon de la renkontiĝo interesan kaj por spertaj esperantistoj pro riĉa programo kaj amika etoso, kaj por progresantoj, kiel bona paroliga aranĝo.
Ĉi tie ne estis pasivaj konsumantoj. Ĉiuj laŭ siaj kapabloj estis
engaĝitaj en la riĉa programo. Dum la programo, manĝado, promenado ĉiam estis uzata nur Esperanto, kio estas bonega tradicio de APERoj.

Dum la solena malfermo de APERo, kiu ĉiam pasas en dato de naskiĝo de MASI, estis voĉigita gratulo de la prezidanto de REU Svetlana Smetanina:
"Karaj MASIanoj, de la nomo de REU-Estraro mi gratulas vin ĉiujn okaze de la naskiĝtago de via klubo kaj bondeziras multajn novajn aktivaĵojn, plurajn sukcesojn en la landa agado, interesajn ideojn kaj projektojn, plimultiĝon de viaj vicoj! Belan feston kaj looooongaaan vivon!"

La temo de ĉi-jara APERo estis "Metamorfozoj".

Jen kiaj programeroj okazis:
Solena Malfermo
Apudintelekta ludo "Diable, kio ĝi estas?" (Mikaelo Povorin)
Psikologia ludo "Homlupoj" (Artur Grigorjev)
Prelego "REU kaj RET" (Mikaelo Ĉertilov)
Prelego "Metamorfozoj de seksoj" (Tatjana Fedorova)
Prelego "Metamorfozoj en la scienco" (Nikolao Gudskov)
Intelekta ludo "Kio? Kie? Kiam?" (Jurij Karcev, Uljanovsk)
Prelego "Metamorfozoj en E- movado" (Nikolao Gudskov)
Prelego "Metamorfozoj en planlingvistiko" (Nikolao Gudskov)
Kino-Ludo "Animacio: spektu kaj babilu!" – (Alisa Zingerman)
Kartludo "Riĉiĝu nun kaj ĉi tie" (Mikaelo Povorin)
Koncerto de Mikaelo Povorin
Poezia Horo
Prelego "Metamorfozoj de Esperanto-evoluo" (Irina Gonĉarova)
Tradukista konkurso (Larisa Ŝapoŝnikova)
Metio "Faru vian propran animacian filmeton!" (Alisa Zingerman)
Prelego "Antropologi-lingvistikaj metamorfozoj" (Julija Samsonova)
Prelego "qMetamorfozoj" (Sergej Straŝnenko, Rigo)
Teatra vespero "Niaj transformiĝoj"
Koncerto de Sergej Straŝnenko
Prelego “Vidaj artoj” (Julija Samsonova)
Spira gimnastiko "Sana spiro - sana menso" (Tatjana Glaznica)
Prelego "Libera programaro (Dmitrij Bogatov)
Prezentado. “E-renkontiĝo en Novoĉerkassk” (Irina Gorodeckaja,
Svetlana Agejeva), Novoĉerkassk
Prelego. “‘Dialogoj’ ne estas ‘Debatoj’ ” (Irina Gorodeckaja)
Intelekta ludo “Vortdivenado” (laŭ Aŭderskaja) (Mikaelo Povorin)
Intelekta ludo “Rebusoj”  (Mikaelo Povorin)
Metio "Metamorfoza desegnado" (Viktorija Prijmak)
Solena Fermo



Publikigite de Miĥail Ĉertilov



Plena listo de publikigitaj novaĵoj


REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij