Esperanto      По-русски StartoNovaĵoj
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Novaj kontribuoj

pdf Ĉielismo (Wang Tianyi). Esperanto-movado hodiaŭ en Ĉinio (Biblioteko, 2024-03-28)

Ligiloj

Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

Novaĵoj



2007-01-17

Amasa disdonado de E-kalendaretoj startas

Ĝis la 16-a de januaro al REU venis 12 mendoj por entute 1095 kalendaretoj. Partoprenas E-grupoj el kvar landoj: Rusio, Ukrainio, Uzbekio kaj Pollando.

La nomoj kaj la kvantoj
-------------------------
(kun plusoj estas la aldonaj kvantoj mendataj kontraŭpage)


Pri la pola klubo la kunordigantoj de la kampanjo havis certajn dubojn, ja la reklamiloj estas ruslingvaj, sed la polaj samideanoj certigis nin, ke en ilia urbo estas multaj homoj, kiuj bone komprenas la rusan.

Mendante, kelkaj kluboj klarigis pri la planata uzado: ekz. en Irkutsk oni uzos la kalendaretojn dum la prezentado okaze de la fino de E-kurso (tiu pasos la 27-an de januaro - tial la kalendaretoj forsendiĝis tuj post la ricevo de la mendo), en Kaliningrado - kadre de februara-marta informkampanjo, en Sankt-Peterburgo - oni disdonos ilin al la studentoj de la filologia fakultato, en Rostov-Don - dum la informkampanjo por lanĉi novan E-kurson (post kelkjara paŭzo!).

Al tiuj kluboj, kiuj ankoraŭ ne havas firmajn planojn pri la disdonado de la kalendaretoj, ni memorigas, ke 19-26-an de februaro okazos Semajno de Internacia Amikeco, tradicie uzata de tutmonda esperantistaro por agadoj cele al interpopola kompreniĝo kaj amikeco. Estus bone, se viaj agadoj okazus kadre de la Semajno.

Fine mi volas memorigi, ke la kampanjo iĝis ebla dank'al kontribuo de Uljanovska E-klubo, kiu produktis la kalendaretojn kaj surprenis parton de la kostoj.

Dankon al uljanovskanoj kaj sukcesojn al nia kampanjo!

Amike,
Andrej Grigorjevskij

P.S. Agrabla novaĵo por la abonantoj de "REGo"! Ĉiuj aktualaj abonantoj ricevos po unu kalendareto donace, kune kun la unua numero por 2007.



Plena listo de publikigitaj novaĵoj


REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij