Esperanto      По-русски StartoNovaĵoj
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Novaj kontribuoj

pdf Ĉielismo (Wang Tianyi). Esperanto-movado hodiaŭ en Ĉinio (Biblioteko, 2024-03-28)

Ligiloj

Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

Novaĵoj



2016-11-26

RET-2017 okazos en Jaroslavla gubernio

Ni invitas vin partopreni Rusiajn Esperanto-Tagojn, dediĉitajn al 140-jariĝo de Ivan Ŝirjaev — esperantisto, verkisto, pastro.

Temo: "Idea, filozofia kaj religia fono de Esperanto".

Datoj: 02—09 de aŭgusto 2017.

Loko: Ripozbazejo "Strangula Korto", u.Poŝeĥonjo, Jaroslavla gubernio, surborde de Ribinskoje akvorezervejo. En la teritorio situas duetaĝa restoracio, 2 rusaj vaporbanejoj, sportejo, plaĝo, lauboj, luejo de bicikloj, saŭno ktp.

Provizora programo: REU-Konferenco, SU, kursoj, koncertoj, "Unuaj Lego-Tagoj omaĝe al I. Ŝirjaev" kun vizito al lokoj, kie li diservis, ekskursoj al urboj Tutajev kaj Ribinsk, ktp.

PostRETa programo: 2-taga restado en u. Jaroslavlo, vizito al u. Kostroma.

Aliĝkotizo:
ĝis la 31.01.2017:
— 1200 rbl por REU-membroj;
— 1500 rbl por ceteraj.
Infanoj, lernejanoj ne pagas aliĝkotizon.

Ekde la 01.02.2017 la kotizo plialtiĝos je 100 rbl.

Publikigite de Aleksandr Mitin



Plena listo de publikigitaj novaĵoj


REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij