Esperanto      По-русски StartoNovaĵoj
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Novaj kontribuoj

pdf Ĉielismo (Wang Tianyi). Esperanto-movado hodiaŭ en Ĉinio (Biblioteko, 2024-03-28)

Ligiloj

Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

Novaĵoj



2016-10-21

Kunveno de la Estraro

La 16an de oktobro okazis la kunveno de REU-Estraro. La decidoj estas:

1) RET-2017 okazos inter 2 kaj 9 de aŭgusto 2017 en Jaroslavla provinco. Estas trovita loko kaj akirita anticipa interkonsento kun la bazejo en u.Poŝehonje, kie diservis pastro-esperantisto Ivan Ŝirjaev. Laŭ propono de Ilja Smikov, RET enplektu programerojn, ligitajn kun la nomo de I. Ŝirjaev, "La unuaj Ŝirjaev-Legotagoj" omaĝe al 140-jariĝo de lia naskiĝo. Provizora vortumo de la RET-temo estu "Ideaj, filozofiaj kaj religiaj aspektoj de Esperanto".

Estas elektita Organiza Komitato de RET en jena konsisto:
Sv.Smetanina - ĉefa kunordigo
Il. Smikov - kontaktoj surloke, ekskursoj, eklezia programo
N. Gudskov - programo (Somera Universitato, prelegoj k. a.)
M. Ĉertilov - programo (instruado, teknikaĵoj, vesperaj programoj)
A. Mitin - reklamo, afiŝado, informado (rete).

Komisiite al Il. Smikov kontakti la bazejon por esplore veturi tien kaj konatiĝi kun la loko. Al mezo de novembro prepari Informilon numero 1 kun provizora programo kaj aliaj donitaĵoj por informi la rusian kaj alilandan esperantistaron.

2) Kotizoj de REU por 2017.
Unuanime decidite ne ŝanĝi la kotizojn dume.

3) Eventuala Azia Kongreso en 2019 en Rusio.
La konsenton kunlabori kaj kunorganizi esprimis K. Arbekova kaj krasnojarskanoj. Atendatas respondo de KAEM-respondeculoj pri postuloj por sendi oficialan inviton. Komisiite al Vl. Minin urĝe kontakti la sekretarion de KAEM.


Publikigite de Aleksandr Mitin



Plena listo de publikigitaj novaĵoj


REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij