Esperanto      По-русски StartoNovaĵoj
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Atentindaj paĝoj

Regularo pri membreco kaj kotizoj en REU – 2024

Pagmanieroj

Ligiloj

Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

Novaĵoj



2007-01-07

Amasa disdonado de E-kalendaretoj

Donu la kalendaretojn al la amasoj!
=======================

REU kaj Uljanovska E-klubo anoncas "Amasan disdonadon de E-kalendaretoj"!

Ĉiu E-grupo estas invitata SENPAGE ricevi 100 novajn kolorajn kalendaretojn* kun la informa teksto pri E-o! La kalendaretoj estas por 2007, ruslingvaj. Tiujn kalendaretojn oni devas dismeti en bibliotekoj, speciale en la fremdlingvaj sekcioj, en ekspozicioj aŭ prelegoj pri E-o. Tre bonus, se vi farus tion lige kun la Semajno de Internacia Amikeco, kiun e-istoj okazigas tutmonde en la lasta semajno de februaro.

La kalendaretoj estas senpagaj NUR por disdonado al interesiĝantaj neesperantistoj! Se vi volas, ke viaj membroj ankaŭ havu ilin, bonvolu aĉeti ilin kontraŭ 3 rub. por peco. (Kaj se via klubo deziras subteni la kampanjon, estus bone, se vi povus repagi ankaŭ la ceterajn kalendaretojn -tiukaze via klubo iĝus sponzoro de la kampanjo).

Ni ankaŭ memorigas pri la ebleco mendi kaj disdoni dum la kampanjo novajn kolorajn varbilojn, eldonitaj de REU. La prezoj por E-kluboj jam estas plej favoraj - je la produktada kosto. (Parte aŭ plene senpagaj ili povas esti por organizado de tute novaj kursoj, en la urboj, kie tiuj ne okazis dum kelkaj jaroj - bonvolu skribi al REU, por peti tian helpon).

Bonvolu anonci vin al la adreso prezidentCHEreu.ru kun la temlinio "Kalendaretoj-2007". En la mendo devas esti klara indiko nome de kiu grupo venas la mendo, kiom da kalendaretoj ĝi pretas distribui, kiom el ili devas esti senpagaj, kiom - estos repagitaj.

Atenton! Viaj mendoj devas veni ĝis la 15-a de januaro 2007!

La estraro de REU

* Ĉar la kvanto de la kalendaretoj ne estas senlima, unuavice ilin ricevos REU-kluboj (kotizintaj por 2006 kaj/aŭ 2007) aŭ grupoj de REU-membroj. Se eĉ tio ne helpos, REU rezervas la rajton malgrandigi la kvanton de senpagaj kalendaretoj, kiujn ricevos ĉiu grupo.



Plena listo de publikigitaj novaĵoj


REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij