Regularo pri membreco kaj kotizoj en REU
Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj
historio.ru - Historio de rusia E-movado
Multlingva Informa Reta Centro
Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj
2006-12-23
Aperis kaj estas dissendita vica numero de Rusia E-Gazeto (REGo, 6(37), 2006). Jen estas listo de la plej interesaj materialoj en la numero:
- invito al REK kaj EoLA en Tiĥvin;
- Renkontiĝo de Amikoj RA-5 apud Bajkal;
- pri historio de E-movado en Fora Oriento;
- REU aperigis novajn belaspektajn varbilojn;
- pri REJK en Niĵnij Novgorod;
- aperis rusa traduko de "Dek tagoj de kapitano Postnikov";
- antaŭ 30 jaroj okazis la unua "Liro"
- "Fabelo pri Pluvo" de B.Aĥmadulina en traduko de L.Novikova;
- Amuzaj misskriboj kaj eraroj;
- "Bulteno de REU", novaĵoj, anekdotoj kaj multo alia.
Kune kun tiu ĉi numero de REGo estis dissendita la belaspekta informletero pri REK kaj EoLA, kiuj okazos komence de marto en Tiĥvin.
_____________________
Garik Kokolija