Esperanto      По-русски StartoNovaĵoj
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Novaj kontribuoj

pdf Ĉielismo (Wang Tianyi). Esperanto-movado hodiaŭ en Ĉinio (Biblioteko, 2024-03-28)

Ligiloj

Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

Novaĵoj



2015-11-05

La konferenco de RAS pri BRICS

La 2-3 de novembro en Moskvo en domo de Rusia Akademio de Sciencoj okazis unua internacia scienca-praktika konferenco "Landoj de BRICS: strategio de evoluo kaj mekanismoj de interagado kaj kunlaboro en ŝanĝanta mondo".
Inter la ceteraj temoj pridiskutitaj dum la konferenco estis diskutita ebla rolo de Esperanto en BRICS-landaro. Tio okazis enkadre de sekcio "Nacia kaj civilizacia identeco de landoj de BRICS, internaciaj rilatoj kaj problemoj de interkultura komunikado".
La diskuto okazis surbaze de tri faritaj prelegoj de esperantistoj: Gennadij Shilo "Ĉu la estonteco de BRICS sen la angla?", Renato Corsetti kaj Mikaelo Ĉertilov "BRICS: Grandaj kulturoj kaj iliaj bezonoj pri komunikado", José Afonso de Sousa Camboim kaj Valentin Seguru "BRICS - problemoj de interkultura komunikado". Krom la prelegantoj partoprenis la prezidanto de REU Svetlana Smetanina kaj la gvidanto de moskva Esperanto-asocio "MASI" Irina Gonĉarova.
Entute la partoprenantoj favore rilatis al la temo. Je nomo de Rusia Esperantista Unio estis farita propono por rezolucio de la konferenco.
La prelegoj estos publikigitaj en formo de sciencaj artikoloj kiel materialoj de la konferenco en unu el la retejoj kaj revuoj de la akademio.
Indas rimarki ke dum la diskuto REU ricevis proponon flanke de la Instituto de scienca informado pri sociaj sciencoj ĉe Rusia Akademio de Scienco pri probabla kunlaboro.



Publikigite de Miĥail Ĉertilov



Plena listo de publikigitaj novaĵoj


REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij