Esperanto      По-русски StartoNovaĵoj
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Novaj kontribuoj

pdf Ĉielismo (Wang Tianyi). Esperanto-movado hodiaŭ en Ĉinio (Biblioteko, 2024-03-28)

Ligiloj

Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

Novaĵoj



2006-12-23

Zamenhof-festo en Uralo

En Jekaterinburg

La 16-an de decembro en Jekaterinburga Domo de Paco kaj Amikeco pasis Zamenhof-tago. La festo jam tradicie kunvenigis esperantistojn el 4 urboj: inter 27 partoprenantoj estis 5 gastoj el Tjumenj, 3 el Ĉeljabinsk kaj 1 el Niĵnij Tagil. Aparte ĝojiga estas la fakto, ke ĉi-jare trionon de la partoprenantoj konsistigis junularo, gaja kaj entuziasma, kiu multe kontribuis al la programo.

La enkondukan parolon pri la tradicio festi Zamenhof-tagon sekvis teatraĵeto, komencanta la diskuton pri la temo "Kio estas Esperanto por vi? Ĉu via vivo malriĉiĝus sen Esperanto?". Ĉiuj plezure spektis prezentantan Esperanton porkomputilan filmeton, kiun faris Arina Osipova el Jekaterinburg. Post la oficiala parto okazis la festa bankedo kun la prezento de ŝercaj ilustraĵoj al Zamenhofaj proverboj kaj kun gajaj novjarfestaj konkursoj kaj amuziĝoj.

Omaĝe al Tago de Esperanto-libro estis organizita ekspozicio de noveldonitaj libroj, revuoj kaj KD.

En Ĉeljabinsk

Ankaŭ en Ĉeljabinska E-klubo la 10-an de decembro kun partopreno de la gasto el Tiĥvin, Zoja Kaĉalova, okazis la modesta festado de Zamenhof-tago kaj de la 30-a datreveno de la iamaj Belartaj konkursoj de SEJM "Liro", la unua el kiuj, "Liro-76", okazis decembre apud Miass kadre de Zamenhof-tago.

Galina Terentjeva,
Ĉeljabinsk-Jekaterinburg.





Plena listo de publikigitaj novaĵoj


REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij