Esperanto      По-русски StartoNovaĵoj
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Novaj kontribuoj

pdf Ĉielismo (Wang Tianyi). Esperanto-movado hodiaŭ en Ĉinio (Biblioteko, 2024-03-28)

Ligiloj

Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

Novaĵoj



2015-07-25

TEJO serĉas EVS-volontulon por 2016

TEJO invitas vin kandidatiĝi por la posteno de plentempa TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo. Esti volontulo signifas ne nur grave kontribui al la bonfarto de la organizo, sed estas samtempe persona kaj movada pliriĉiĝo. La volontulo laboras en la koro de la Esperanto-movado – la Centra Oficejo de Universala Esperanto-Asocio kaj TEJO, povas kunlabori pri tre interesaj projektoj (ekz. organizado de aranĝoj, inform-agadoj, kampanioj aŭ evoluigo de interretaj projektoj), partoprenadi aranĝojn reprezentante TEJO-n kaj kunlabori en la tutmonda medio. Ni limigas la daŭron de la volontulado al maksimume unu jaro, tiel ebligante al multaj akiri tiujn spertojn. Kiel volontulo vi certe lernos memstare labori kaj povas profundigi viajn spertojn interalie en la sube menciitaj taskoj.

TEJO-volontulo devas preti labori dum ĉirkaŭ 12 monatoj ekde fino de decembro 2015. La limdato por sendi vian kandidatiĝon estas la 2-a de aŭgusto 2015, tamen pli frua ricevo de la kandidatiĝo estas tre bonvena, ĉar temas pri la jam akceptita projekto kadre de Eŭropa Volontula Servo, en kiu ni havis planitan volontulon, sed tiu bedaŭrinde devis rezigni. Pro la sama kialo, kadre de ĉi-tiu alvoko ni povas akcpeti nur kandidatojn de Eŭropa Unio aŭ eventuale de jenaj landoj: Rusio, Okcidentaj Balkanoj (Albanio, Bosnio kaj Hercegovino, Kosovo, Montenegro, Serbio), orientaj partnerlandoj de EU (Armenio, Azerbajĝano, Belorusio, Kartvelio, Moldavio, Ukrainio), sudmediteraneaj landoj (Alĝerio, Egiptio, Israelo, Jordanio, Libano, Libio, Maroko, Palestino, Sirio, Tunizio).

Pli detale: tejo.org/2015/07/tejo-sercas-evs-volo...



Publikigite de Aleksandr Mitin



Plena listo de publikigitaj novaĵoj


REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij