Regularo pri membreco kaj kotizoj en REU – 2024
Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.
Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj
historio.ru - Historio de rusia E-movado
Multlingva Informa Reta Centro
Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj
2015-02-09
La rusia sekcio de la laborgrupo de UEA pri Esperanto en BRICS-landoj sendis al la prezidento de Rusio Vladimir Putin kaj la prezidanto de la registaro (ĉefministro) de Rusio Dmitrij Medvedev malfermitan leteron. La kopio de la letero estas elŝutebla en http://reu.ru/prenu/letero_p_
Antaŭe en 2013 Brazila E-Ligo sendis la malfermitan leteron al la prezidento de Brazilo kaj en 2014 Hunan-a Esperanto-Asocio (provinca asocio en Ĉinio) sendis leteron al la ĉefministro de Ĉinio. Per tiuj leteroj la laborgrupo celas atentigi siajn registarojn pri avantaĝoj de Esperanto por aplikado en la landoj de BRICS kaj proponas enkonduki instruadon de Esperanto en eduksistemoj de niaj landoj.
Publikigite de Miĥail Ĉertilov