Regularo pri membreco kaj kotizoj en REU
Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj
historio.ru - Historio de rusia E-movado
Multlingva Informa Reta Centro
Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj
2014-07-29
FESTPAROLADO DE LA PREZIDANTO DE UEA D-RO MARK FETTES
en la Solena Inaŭguro de la 99a Universala Kongreso de Esperanto
(Bonaero, Argentino, la 27an de julio, 2014)
Karaj kongresanoj, karaj honoraj gastoj, estimataj gesinjoroj,
Mi komencos per kelkaj vortoj, kiujn eble rekonos la argentinanoj inter ni:
Ĉi tie do mi ekkantas
laŭ ritma sono gitara,
ĉar kiun neordinara
sufer’ afliktas, simile
al bird’ soleca, laŭttrile
konsolas lin kanto klara.
Tiel malfermiĝas unu el la grandaj verkoj de la argentina literaturo, El gaucho Martin Fierro, epopea poemo de Jose Hernandez el 1872. Kiel vi jam povas diveni, ĝi ne rakontas gajan aventuron, sed la tre malfacilan vivovojon de argentina gaŭĉo, kiu maljuste perdas sian familion.
Bonvolu ĉiuj memori
pri jenaj vortoj de vero :
en la lernej’ de sufero
mi havis mian lekcion
kaj studis mi tie ĉion
ek de l’ plej frua espero.
Martin Fierro estis vaste populara en sia epoko, kaj ne nur inter argentinanoj. Temas pri portreto, ne nur de homo, sed de tuta popolo kies sorto estas minacata de sociaj fortoj preskaŭ ne regeblaj. La verko estas defio al tiuj, kiuj vidas nur unu veron, unu vojon al progreso, unu recepton por la socia evoluo. Ĝi asertas la valoron de la fremdulo, la aliulo, la marĝenulo, kontraŭ ĉiuj regantaj supozoj kaj antaŭjuĝoj.
Antaŭ precize duona jarcento, en 1964, Esperanta traduko de Martin Fierro fariĝis la kvina verko de la mondliteraturo, akceptita por la Serio Oriento-Okcidento de UEA. Kaj la ideo por tiu traduko naskiĝis ĝuste ĉi tie, en Bonaero, en la kadro de multjara amikeco de speco, kiun ĉiu esperantisto rekonos — amikeco trans la limoj de nacieco, lingvo, profesio, klaso, aĝo.
La tradukanto de Martin Fierro estas Ernesto Sonnenfeld, germanlingvano kiu ekkreskis en la stato Aŭstrio-Hungario, fariĝis plenkreskulo en sendependa Ĉeĥoslovakio, kaj fine elmigris al Argentino en 1938, kiam la situacio en Centra Europo klare survojis al nazia superregado. En Bonaero li konatiĝis kun la mondvojaĝanto Tibor Sekelj, juna hungardevena jugoslava civitano, kiu alvenis en 1939 kaj en la postaj jaroj fariĝis fama argentina ĵurnalisto, esploristo kaj aŭtoro.
Ĉar tiel funkcias Bonaero: ĝi estas granda haveno por homoj el la tuta mondo, kaj aparte el tuta Eŭropo. Argentinanoj foje nomas sin "la idoj de la ŝipoj," kaj jen ni vidas ilin, du tiajn ŝipanojn, kiuj en la ŝtormo de mondaj eventoj renkontiĝas ĉi tie, en la trinkejoj kaj restoracioj, la muzikejoj kaj teatrejoj de Bonaero. Kaj kiuj trovas en la argentina kulturo tion, kion ili serĉas: vivoĝuon kaj gastamon; valoriĝon de la individuo; akceptemon pri diverseco; kaj la kapablon elturniĝi kaj adaptiĝi, eĉ en plej malfacilaj cirkonstancoj.
Do, oni povas diri, ke estas granda kongruo inter la argentina kulturo kaj la Esperanta kulturo. En tiu senco estas iom surprize, ke nur nun, en nia 99a kongreso, ni finfine venas al Bonaero. Ja la urbo kvazaŭ atendas nin de la komenco. Kaj mi certas, ke vi ĉiuj kaptos la okazon por iom konatiĝi kun ĝia riĉa pasinteco, ĝia vigla surstrata vivo, ĝiaj muzeoj, manĝejoj kaj vendejoj.
Plie legu laŭ la suba ligilo.
Pli detale: reu.ru/prenu/festparolo_mf_99a_uk_por...
Publikigite de Miĥail Ĉertilov