Esperanto      По-русски StartoNovaĵoj
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Novaj kontribuoj

pdf Ĉielismo (Wang Tianyi). Esperanto-movado hodiaŭ en Ĉinio (Biblioteko, 2024-03-28)

Ligiloj

Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

Novaĵoj



2014-01-20

Raporto pri agado de MEA MASI en 2013 jaro

NOVJARA RESUMO DE MASI-AGADO

Kontente ni adiaŭu la pasintan, 2013-an, jaron. Ĝi estis plena je niaj E-aktivadoj.

Okazis 6 bazaj E-kursoj: tri FaRoj (№38, 39, 40) en Moskvo kaj du gramatikaj kursoj en Odincovo, en kiuj studis sume 20 homoj, 2 daŭrigaj kursoj, funkciis la E-kurso en la klubo “Ĝeri Rubin” gvidata de Nikos (Nikolao Nikulin) kaj Miri (Jekaterina Lozina), 9 masianoj sukcese pasis la KER-ekzamenon.

Okazis multaj publikaj prelegoj pri Esperanto, estis fondita (kaj dufoje diversloke publike malfermita) Moskva E-Biblioteko.

Kunvenadis la Verda Lampo – nia lingva praktikejo, enkadre de kiu estis tradukita la rakonto de Jurij Koval “Tabla laktolo” – kio lanĉis la teatruman branĉon en nia agado: ni trejnis prezenti la rakonton por la radioelsendo, okazis du legaj prezentoj (en la Moskva E-klubo “Lev Tolstoj” kaj dum la Ural-Siberia renkontiĝo “EsPrimo”) kaj unu teatra en “Ĝeri Rubin” (fare de la tieaj E-kursanoj). Nikos okazigis sian poezian vesperon en “Lev Tolstoj” kaj Oĉjo (Oleg Ĉajka) eldonis la novan libreton de siaj poemoj. Kaptis regulan ritmon la Rondo de Legado. Tradicie sukcesis APERO-7 en Jerŝovo kaj VsPLESk-8 en Pljos. Dank’al la iniciato de Nastja Golc estis lanĉita kaj sukcese realigita la nova MASI-aranĝo ALTE (Alternativa lingva trejnado) kun partopreno de 20 homoj. Kelkaj niaj membroj veturis al la internaciaj E-aranĝoj: SES-7 en Slovakio, IJK-69 en Israelo, Ĵurnalista trejnado en Svislando, JES en Germanio (2012-2013) kaj Pollando (2013-2014), ĉie aktive kontribuante al la programo.

Multe kaj fruktodone ni aktivis en Interreto, kreante kaj moderante grupojn en VK, inter kiuj speciale menciindas la grupo de SAT far-de Kajto (Dmitrij Bervinov) kaj la grupo por novuloj SER; en FB MASI-paĝon gvidis Forĝisto (Sergeo Kuznecov); kerne gravas regule vivigata de Klera (Julia Samsonova) la MASI-paĝaro. Klera lanĉis la internaciskalan projekton “Poŝtkruciĝo”, kiu tre sukcesis kaj ricevis reehon tra la mondo, pri ĝi sen nia enmiksiĝo raportis eĉ la revuo “Esperanto”.

Ni faris la unuajn paŝojn por ekaktivi en E-podkastoj. En paperaj (ĉefe en REGo) kaj virtualaj (ĉefe en “La Balta Ondo”) E-periodaĵoj aperis dekoj da artikoloj kaj tradukaĵoj de niaj asocianoj. Estis kreitaj kelkaj gravaj lumbild-prezentadoj pri la MASI-agado kaj pri aliaj temoj. Sed la plej elstara kaj nesuperebla nia sukceso tradicie estas la Moskva lingva festivalo, ĉi-jare en RGGU, kiun ni okazigis jam la okan fojon.

Tutkore mi dankas ĉiujn aktivulojn, agantojn, subtenantojn, simple konsumantojn aŭ nure kotiz-pagantojn pro porMASIaj kaj poresperanĵaj agoj!!! Ĉiuj vi estas bravuloj, ĉiuj restu masianoj – kaj ĉiu trovu sian vojon por la propra evoluo kaj spertiĝo, fortigante sian E-aktivadon!

Mirina (Irina Gonĉrova)



Publikigite de Roman Bolŝakov



Plena listo de publikigitaj novaĵoj


REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij