Esperanto      По-русски StartoNovaĵoj
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Novaj kontribuoj

pdf Ĉielismo (Wang Tianyi). Esperanto-movado hodiaŭ en Ĉinio (Biblioteko, 2024-03-28)

Ligiloj

Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

Novaĵoj



2013-09-08

REU-Konkurso “Esperanto-instruisto de la jaro (2014)”

Karaj geamikoj, oni ofte demandas en la esperantista medio: kia devas esti nuna instruisto de Esperanto?

Ĉiuj scias, ke tiu estas unuavice konscia adepto de la internacia lingvo, kiu ŝatas Esperanton, konstante perfektigas siajn lingvokonojn kaj emas oferti ilin al aliaj homoj. La instruisto de Esperanto estas do modela parolanto, oratoro, aktorema persono bone konanta la normojn de la paroletiketo. Sed krom la altnivelaj lingvaj aspektoj ĉi tiu homo posedas multajn specifajn trajtojn, kiuj kapabligas lin / ŝin profesinivele organizi kaj gvidi kursojn por diversaj celgrupoj de lernantoj. Inter instruantoj de Esperanto estas profesiaj lingvoinstruistoj, posedantaj bezonatajn kompetentecojn: perceptan, projektan, komunikan, organizan, analizan, artan, sed la lingvon peras ankaŭ multaj instruemaj homoj, kies profesia specifeco ne estas strikte ligita al la instrua kampo.

La konkurso, kiun lanĉas Rusia Esperantista Unio en 2013, celas unuavice unuigon de diversaj Esperanto-perantoj en nia lando kaj motivi ilin al la adopto de modernaj kaj altkvalitaj instrurimedoj kaj metodoj.

La Estraro de REU anoncas la 1-an REU-Konkurson “Esperanto-instruisto de la jaro (2014)” kaj invitas instruemajn REU-membrojn aliĝi al la konkurso kaj elprovi sin en la branĉoj, kiuj povas malkovri kaj evoluigi ĉe ajna konkursanto variajn instruistajn talentojn kaj kapablojn.

Pli detale: reu.ru/prenu/_onkurso_de_reukonkurso_...



Publikigite de Miĥail Ĉertilov



Plena listo de publikigitaj novaĵoj


REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij