Esperanto      По-русски StartoNovaĵoj
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Novaj kontribuoj

pdf Ĉielismo (Wang Tianyi). Esperanto-movado hodiaŭ en Ĉinio (Biblioteko, 2024-03-28)

Ligiloj

Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

Novaĵoj



2012-01-26

Seminario por instruistoj

Rusia Esperantista Unio kaj Eŭropa Jurscienca Universitato "JUSTO" organizas porisnstruistan seminarion speciale por helpi al vi en metodiko de instruado.

Dato: 30.03 - 01.04 (tri plenaj labortagoj).

Loko: Eŭropa Jurscienca Universitato "Justo", Moskvo (stratadreso: 6-й Новоподмосковный переулок, 6)

Programo: Prelegoj pri metodiko, gramatiko, montraj modelaj lecionoj, praktikaj duonhoroj, interŝanĝo de sperto, konsultoj pri prepariĝo al internacia skriba KER-ekzameno, diskutoj, ekzameno por dezirontoj pri instrurajto kun ricevo de diplomo de "Justo".

Kondiĉoj: Partopreno en la seminario estas senpaga. Kafopaŭzoj estos je kostoj de REU. Loĝado estos en privataj hejmoj de moskvaj esperantistoj. Se vi havas propran varianton por loĝi (amikoj, parencoj) - uzu ĝin. Se vi povas aranĝi por vi oficvojaĝon, REU povos sendi al vi personan invitilon. La trajn(flug-)biletojn ĝis/el Moskvo partoprenantoj pagos mem. Dum la seminario funkcias Librobutiko, kie vi povos aĉeti librojn, lernilojn kaj ion alian.

Turisma programo ne estas antaŭvidata. Kiu planas ĝin, venu pli frue aŭ restu post la seminario.

Pri via partopreno bonvolu anonci ĝis la 1 de marto 2012 ĉe la adreso arosev@gmail.com

Kontribuoj, ideoj, prezent(iĝ)oj por la seminario estas bonvenaj!

Ĉiujn demandojn pri la programo bonvolu adresi al Svetlana Smetanina,
reprezentanto de ILEI en Rusio
Telefonnumeroj: +7-499-1874508, +7-926-608-32-44
Retadreso: svsmetanina@yandex.ru

Publikigite de Grigorij Arosev



Plena listo de publikigitaj novaĵoj


REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij