Esperanto      По-русски StartoNovaĵoj
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Novaj kontribuoj

pdf Ĉielismo (Wang Tianyi). Esperanto-movado hodiaŭ en Ĉinio (Biblioteko, 2024-03-28)

Ligiloj

Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

Novaĵoj



2011-04-22

La 5-a Lingva Festivalo en Peterburgo

La 17-an de aprilo en Peterburgo okazis la 5-a Lingva Festivalo, organizita de REU kunlabore kun la Neva Instituto de Lingvo kaj Kulturo.

Krom la tradiciaj fulmokursoj de diversaj lingvoj estis ankaŭ eksperimentaj eroj: diskutrondoj kaj infana programo. Multaj lingvemuloj venas al la festivalo kun siaj infanoj, kiuj ĉi-jare povis en gaja formo lerni pri la evoluo de skribsistemoj el desegnaĵoj.

Komencon de la festivalo filmis televidkanalo „TV 100“ por montri la raportaĵon jam du horojn poste en sia taga novaĵbloko:

La plej vizititaj prezentoj de la festivalo estis antaŭvideble tiuj de la araba, la ĉina kaj la japana. Okazis sukcesaj prezentoj de Esperanto kaj tokipono, unuafoje en la festivalo estis prezentitaj la lingvoj bamana, jakuta, evena, lezga, vietnama. En la Esperanta „lingva teritorio“ (nomita en la programo „klubo“) kelkaj interretaj aŭtodidaktoj havis eblecon konatiĝi kun la urbaj esperantistoj.

Impresoj de la partoprenintoj kaj rezultoj de enketado estas konsulteblaj en la paĝaro de la evento.
La sekva lingva festivalo en Sankt-Peterburgo estas planata por aprilo 2012.



Publikigite de Vjaĉeslav Ivanov



Plena listo de publikigitaj novaĵoj


REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij