Esperanto      По-русски StartoNovaĵoj
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Novaj kontribuoj

pdf Ĉielismo (Wang Tianyi). Esperanto-movado hodiaŭ en Ĉinio (Biblioteko, 2024-03-28)

Ligiloj

Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

Novaĵoj



2010-12-25

Kalendaretoj por la jaro 2011

Uljanovska E-klubo kaj Rusia Esperantista Unio refoje proponas al vi poŝkalendaretojn. Ĉi-jare estas eldonitaj ses specoj de kalendaretoj (du el ili preskaŭ samas). La bildoj estas videblaj ĉe http://www.yuka.narod.ru/kal/kal2011.htm

La prezoj por Rusio: ekde 20 ekz. samspecaj -  po 3,00 rub., plus sendokosto 30 rub. sendepende de la kvanto. La eldonkvanto estas tre limigita.

Mendu ĉe Yurij Karcev, a/ja 4716, Uljanovsk, 432063, Rusio.
Eblas pagi per Yandex.Dengi (4100169052630) aŭ poŝtmandate. 

Pagoj al Yandex.Dengi estas akceptataj, ekzemple, en salonoj EuroSet', MTS, en multaj pagaŭtomatoj k.a. 
Retpoŝto: yuka@yandex.ru; tel. +7-927-631-27-84; ICQ 247-525-168.

Atentu: la kalendaretoj estas bona reklama rimedo. Se via klubo deziras okazigi reklamkampanjon pri disdonado de kalendaretoj, ni pretas parte subvencii tiun agadon. Skribu al yuka@yandex.ru pri via deziro aliĝi al la kampanjo, indiku deziratan kvanton kaj la sumon, kiun via klubo pretas investi al la afero, kaj ni decidos pri la kvantoj kaj kondiĉoj. La kalendaretoj povas esti disdonataj en bibliotekoj (precipe fremdlingvaj fakoj), universitatoj kaj aliaj taŭgaj lokoj.      

Yurij Karcev

Pli detale: www.yuka.narod.ru/kal/kal2011.htm



Publikigite de Andrej Grigorjevskij



Plena listo de publikigitaj novaĵoj


REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij