Esperanto      По-русски StartoDokumentoj
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Novaj kontribuoj

pdf Ĉielismo (Wang Tianyi). Esperanto-movado hodiaŭ en Ĉinio (Biblioteko, 2024-03-28)

Ligiloj

Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

Dokumentoj

Estas montrataj publikaj dokumentoj. Por vidi internajn dokumentojn, necesas ensaluti.

REGULARO PRI LA LIBROSERVO DE REU

Akceptita de la 18-a Konferenco en Sankt-Peterburg, 07.03.2001
  1. Celo kaj strukturo. La Libroservo de REU estas destinita por vendi librojn, periodaĵojn kaj aliajn varojn, rilatajn al Esperanto. La Libroservo konsistas el Centra Libroservo de REU kaj Lokaj libroservoj de REU.
  2. Centra Libroservo

  3. Funkcioj de CLS. Centra Libroservo de REU (CLS) estas struktura departemento de REU. Ĝi distribuas librojn kaj aliajn varojn de la Libroservo de REU al Lokaj libroservoj de REU kaj ankaŭ vendas ilin perpoŝte, dum E-aranĝoj kaj alimaniere. Funkciadon de CLS efektivigas Komisiito de REU pri Libroservo, nomumata de la Estraro de REU kaj aprobata de la Konferenco de REU.
  4. Katalogo kaj rabatoj. CLS preparas kaj konstante aktualigas katalogon de la Libroservo de REU. Individuaj membroj de REU rajtas pri 5%-a rabato.
  5. Financoj. La Estraro de REU disponigas al CLS librojn kaj varojn por vendado, decidas pri disponigo aŭ redono de la mono. Kadre de la disponata mono CLS rajtas aĉeti librojn kaj aliajn varojn, kontrakti pri negocoj, doni kreditojn al Lokaj libroservoj ktp.
  6. Raporto. Laŭ peto de la Estraro aŭ de la Kontrol-revizia Komisiono de REU CLS prezentas skriban raporton pri la spezoj, stokoj, kaso, aktualaj kaj estontaj kontraktaj devoj ktp.
  7. Lokaj libroservoj

  8. Sistemo de LLS. Loka libroservo de REU (LLS) reprezentas la Libroservon de REU en koncerna loko: regiono, urbo, klubo ktp. Ĝi rajtas uzi la titolon "de REU" en sia nomo (ekz. “Moskva Libroservo de REU”, “Libroservo de REU en MASI” ktp.). Adresoj de Lokaj libroservoj estas publikigataj en la katalogo de la Libroservo de REU kaj en periodaĵoj de REU.
  9. Respondeculoj pri LLS. Funkciadon de LLS efektivigas respondeculo pri LLS, nomumata de Komisiito de REU pri Libroservo laŭ interkonsento kun koncerna reprezentanto de REU.
  10. Funkcioj de LLS. LLS vendas librojn kaj aliajn varojn, kiujn ĝi havas, reklamas aliajn librojn kaj varojn de la Libroservo de REU, peras mendojn ĉe CLS. Laŭbezone LLS povas fari sian katalogon.
  11. Minimuma sortimento. LLS devas havi minimuman sortimenton de libroj kaj varoj, difinatan kaj laŭbezone aktualigatan de Komisiito de REU pri Libroservo kun aprobo de la Estraro de REU. Kaze de elĉerpiĝo de la stokoj LLS informas Komisiiton de REU pri Libroservo, kiu devas zorgi pri livero de la bezonataj libroj kaj varoj al la LLS.
  12. Prezoj kaj rabatoj en LLS. Libroj kaj varoj de la minimuma sortimento estas vendataj laŭ prezoj, indikitaj en la katalogo de la Libroservo de REU. Prezojn de aliaj libroj kaj varoj difinas respondeculo pri LLS. Individuaj membroj de REU rajtas pri 5%-a rabato en LLS.
  13. Financoj de LLS. LLS funkcias sur propra financa bazo. LLS ricevas 10%-an rabaton ĉe CLS. Profito, ricevata de LLS, estas direktenda unuavice por plifirmigo de ties financa bazo kaj aĉeto de pluaj libroj kaj varoj ĉe CLS. Se LLS ne uzas krediton de REU, la profito povas esti uzata kiel rekompenco al ties respondeculo.
  14. Kredito al LLS. Dum komenca periodo de sia funkciado LLS povas ricevi krediton de CLS. Pri disponigo kaj sumo de la kredito decidas Komisiito de REU pri Libroservo. La kredito devas esti elspezita por aĉeti librojn kaj varojn ĉe CLS. Dum uzado de la kredito LLS regule informas Komisiiton de REU pri Libroservo pri la financa stato de la LLS kaj venditaj libroj kaj varoj. Profito, ricevita dum la uzado de la kredito, estas direktenda unuavice al repago de la kredito.
  15. Malfondo de LLS. Kaze de malfondo de LLS, CLS laŭ interkonsento povas reaĉeti restintajn librojn kaj varojn, aĉetitajn ĉe CLS.

REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij