Regularo pri membreco kaj kotizoj en REU
Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.
Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj
historio.ru - Historio de rusia E-movado
Multlingva Informa Reta Centro
Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj
Akceptita de la 16-a Konferenco en Tiĥvin, 10.7.99; laste amendita de la 26-a Konferenco en Ĉeboksari, 22.10.2011
1.1. La Ĝenerala Regularo de REU konkretigas kaj kompletigas la Statuton de REU. La Ĝenerala Regularo baziĝas sur la Statuto, akumulita praktiko de REU kaj kun konsidero de la Regularoj kaj praktiko de UEA, kies aliĝinta Landa Asocio REU estas. Okaze de kontraŭdiro inter la Statuto kaj Ĝenerala Regularo validas la formuloj de la Statuto.
1.2. REU povas havi aliajn Regularojn por apartaj sferoj de aktivado, Komisionoj, Fondaĵoj k. s.
1.3. La Ĝeneralan Regularon kaj aliajn Regularojn de REU kutime ellaboras la Estraro de REU; ilin akceptas, amendas kaj nuligas la Konferenco de REU per simpla plimulto de la voĉoj.
1.4. Ĉiu Regularo de REU estas interpretebla ne nur laŭ siaj vortoj, sed ankaŭ laŭ sia spirito.
2.1. Esperantistaj unuigoj strukturigas en REU laŭ jenaj formoj:
— kolektivaj membroj: la membrantaj en REU juraj personoj — sociaj unuiĝoj;
— aliĝintaj kolektivoj: la apartenantaj al la konsisto de REU regionaj organizaĵoj (asocioj, kluboj k. s.).
2.2. Unuopaj esperantistoj apartenas al REU laŭ jenaj kategorioj:
— individuaj membroj: fizikaj personoj, membrigataj rekte de la Estraro de REU kaj pagantaj al ĝi la kotizojn;
— aligitaj membroj: fizikaj personoj, membrigataj kaj pagantaj la kotizojn pere de aliĝinta kolektivo;
— asociitaj membroj: anoj de kolektivaj membroj.
En la plua teksto de ĉi tiu Regularo “membro de REU” estas komprenenda kiel “individua, aligita aŭ asociita membro”.
2.3. Ĉiuj membroj de REU, sendepende de la kategorio, ĝuas egalajn rajtojn, menciitajn en la Statuto (art. 2.5).
2.4. La individuaj membroj de REU povas esti diversigataj laŭ subkategorioj, de kiuj dependas la ricevataj informoj kaj servoj (ekz., dumvivaj membroj).
2.5. La Estraro akceptas Kotizregularon por ĉiu agadjaro laŭ la membrokategorioj kaj subkategorioj. La kotizo povas esti aktualigata laŭ la inflacio. Por la eksterlandaj membroj la kotizo povas esti indikita per konvertebla valuto.
2.6. Akcepto de novaj membroj ne estas okazigata dum la Konferenco.
2.7. La membroj povas forlasi la asocion kaŭze de:
— skriba deklaro pri eksiĝo;
— eksigo fare de la Estraro;
— nekotizado dum kalendara jaro;
— morto.
2.8. La adreso de la membro povas esti diskonigata (ekzemple en la eldonajoj de REU) nur post konsento de la membro.
2.9. Ĉiu membro de REU ricevas Membrokarton de REU. Ĉiu membro de REU, kiu ne estas individua membro de UEA, apartenas al UEA kiel aligita membro.
2.10. Personoj 14—17-jaraj povas aliĝi al REU kiel kandidatoj. La kandidatoj ĝuas ĉiujn rajtojn de la membroj, krom la rajtoj voĉdoni kaj esti elektitaj kiel funkciuloj de REU. Ĉe atingo de la 18-jara aĝo la kandidato aŭtomate fariĝas membro.
3.1. La Konferenco de REU laŭeble okazas ĉiujare, kaj ne malpli ofte ol unu fojon en du jaroj. La Konferenco laŭeble okazas kadre de Rusia Esperantista Kongreso. La Konferenco ordinare havas kelkajn kunvenojn. Kunveno de la Konferenco estas kvoruma, se ĉeestas pli ol duono de la registritaj partoprenantoj kun decida voco.
3.2. La Estraro anoncas pri la dato, loko kaj proponata Tagordo de la Konferenco en la Organo de REU ne malpli frue ol tri monatojn antaŭ la dato de la Konferenco.
3.3. La Estraro en la unua Komunikaĵo pri la Konferenco invitas la membrojn kompletigi la proponitan Tagordon, kiu estas konfirmenda komence de la unua kunveno de la Konferenco.
3.4. En la Konferenco rajtas partopreni ĉiuj membroj kaj oficistoj de REU kaj personoj, kies ĉeeston ne malpermesas la Konferenco. La voĉdon-rajton havas nur la membroj de REU. La Prezidanto de la konferenca kunveno (= Kunvengvidanto) povas doni parolrajton al nemembro, se tio necesas.
3.5. Se estas teknika ebleco, membro de REU povas registriĝi en la Konferenco distance, ricevante la rajtojn partopreni en debatoj kaj voĉdonoj.
3.6. La Kunvengvidanto estas la Prezidanto au Vicprezidanto de REU au alia persono elektita de la Konferenco. La Konferenco povas esprimi malkonfidon al la Kunvengvidanto kaj elekti novan.
3.7. La Konferenco elektas du Protokolantojn, kiuj ne nepre devas esti membroj de REU. Se neniu Protokolanto ĉeestas, oni elektas plian Protokolanton. La Protokolo devas montri la akceptitajn decidojn, kun indiko de la voĉoj “por”, voĉoj “kontraŭ” kaj “sindetenoj” pri ĉiu propono. La Protokolantoj subskribas la Protokolon kaj sendas ĝin al la Prezidanto maksimume du monatojn post la fermo de la Konferenco. La Estraro de REU povas difini por la Protokolanto(j) honorarion kadre de la Buĝeto.
3.8. La voĉdonendaj proponoj (escepte de la proceduraj proponoj), faritaj ne de la Kunvengvidanto, validas, se almenaŭ unu persono krom la proponinto deklaras por ĝi subtenon. La propono devas rilati al la traktata tagorda punkto.
3.9. La proceduraj proponoj (ĉesigi la diskuton, tuj voĉdoni, ne voĉdoni pri la propono, voĉdoni sekrete, paŭzi k. s.) estas voĉdonataj ekstervice.
3.10. Oni ordinare voĉdonas per mandatoj. Por kalkuli la voĉojn, la Konferenco en la unua Kunveno elektas (kutime tripersonan) Kalkulkomisionon. Oni voĉdonas per sekreta baloto pri elekto de la Prezidanto de REU kaj se la Konferenco decidas pri sekreta baloto. La falditajn balotilojn kolektas kaj kalkulas la Kalkulkomisiono.
3.11. Se en voĉdono pri propono la esprimitaj sindetenoj superas la sumon de la voĉoj por kaj kontraŭ la propono, oni konsideras la proponon nedecidita. En tiu okazo oni revoĉdonas pri la propono post plua debato; se la propono refoje montriĝas nedecidita, oni konsideras la proponon retirita.
3.12. Kiel elektita Prezidanto de REU estas konsiderata tiu kandidato, kiu en la sekreta baloto ricevis:
— relativan plimulton de la voĉoj, kaze de du kandidatoj;
— absolutan plimulton de la voĉoj (pli ol duonon de la disdonitaj balotiloj), kaze de pli ol du kandidatoj.
Se la lasta kondiĉo ne estas plenumita, okazas plua sekreta baloto pri la du kandidatoj, ricevintaj pli multajn voĉojn en la unua baloto. La saman proceduron oni aplikas kaze de voĉegaleco, kiam estas du kandidatoj.
Kaze de duafoja voĉegaleco por la du kandidatoj estas okazigata rea elekto laux la sama proceduro.
3.13. La Konferenco rajtas voĉdoni bloke por la proponitaj kandidatoj por la ceteraj postenoj en la Estraro kaj por la Kontrol-Revizia Komisiono (krom ties Prezidanto), se la kvanto de la kandidatoj egalas al la kvanto de la postenoj. Ĉiuj kandidatoj devas antaŭ la voĉdono deklari konsenton pri la kandidatigo buŝe au skribe.
4.1. Okaze de neceso en la interkonferenca periodo konforme al la Statuto (art. 3.9) povas okazi skriba voĉdonado per decido de la Estraro aŭ peto de ne malpli ol 20% de la membraro.
4.2. La voĉdonado okazas plejparte retpoŝte (por membroj, ne komunikintaj retadresojn, – paperpoŝte).
4.3. La Estraro nomumas el inter membroj de REU tripersonan komisionon pri la skriba voĉdonado, kiu sendas (transdonas) la tekston de la propono kun po unu balotilo al ĉiuj membroj, samtempe informante pri la maniero de la voĉdonado kaj pri la limdato por resendo de la balotilo.
4.4. La voĉdonantoj indikas, ĉu ili voĉdonas por aŭ kontraŭ la propono aŭ esprimas sindetenon kaj resendas (transdonas) la subskribitan balotilon kun temlinia (surkoverta) indiko “voĉdonado” al la indikitaj adresoj.
4.5. La kontroladon de la respondoj kaj nombradon de la voĉoj efektivigas la komisiono. Ĉiuj membroj rajtas ĉeesti.
4.6. Ne validas balotilo, kiu alvenis post la fiksita limdato, kiu estas plenigita ne laŭ la preskribita maniero aŭ ne subskribita. La rezulto de la voĉdonado (difinata laŭ la Statuto kaj la art. 3.11 de tiu ĉi Regularo) estas publikigenda en la Organo de REU.
5.1. La novelektita Estraro devas havi sian unuan Kunvenon antaŭ la fino de la Konferenco. En la unua Kunveno la Estraro distribuas taskojn inter la estraranoj kaj informas pri la distribuo la Konferencon.
5.2. La Estraro akceptas decidojn per:
— estraraj kunvenoj;
— skribaj voĉdonoj.
5.3. La Kunveno de la Estraro estas decidrajta, se partoprenas kaj voĉdonas pli ol duono de la estraranoj, inkluzive de la Prezidanto. La Estraro povas kunveni sen la Prezidanto, nur se tiu konsentas kaj disponigas sian skriban decidon pri ĉiu punkto de la tagordo. Al la estraraj Kunvenoj estas inviteblaj (sen voĉdonrajto) funkciuloj de REU kaj aliaj personoj, kies kompetenteco povus esti utila por trakti demandojn de la planita tagordo.
5.4. La skriba voĉdono estas valida, se voĉdonis pli ol duono de la estraranoj.
5.5. La propono estas akceptita kiel decido, se la voĉoj por la propono superas la voĉojn kontraŭ ĝi. Se la voĉoj por la propono egalas al la voĉoj kontraŭ ĝi, decidas la Prezidanto.
5.6. Se en voĉdono la sindetenoj superas la sumon de la voĉoj por kaj kontraŭ la propono, oni submetas la proponon al rea voĉdono, en kiu sindeteno ne estas permesata.
5.7. La kurantan laboron de la Estraro organizas la Prezidanto per regulaj cirkuleroj (almenaŭ unu cirkulero en du monatoj). Ĉe skriba voĉdonado la estraranoj devas resendi (transdoni) la voĉdonilojn ne malpli frue ol unu semajnon post la ricevo de la voĉdonilo.
5.8. La Estraro prezentas al la Konferenco raporton pri sia agado kaj financo. Ĉiu konferencano ricevas tekston de la raporto antaŭ la buŝa raporto.
5.9. La Estraro rajtas akcepti demision de estraranoj. La Estraro rajtas eksigi estraranon, kiu ne partoprenas en la agado dum 3 monatoj. La Estraro rajtas koopti dum la oficperiodo ne pli ol unu plian estraranon. Demisio aŭ koopto de estrarano validas, se por ĝi voĉdonis ne malpli ol 2/3 de ĉiuj estraranoj.
5.10. La Estraro povas komisii parton de siaj funkcioj al unuopaj estraranoj aŭ aliaj komisiitoj, aŭ al strukturaj departementoj de REU.
6.1. La Prezidanto reprezentas la asocion en- kaj ekster-lande kaj subskribas ĝiajn aktojn. La Prezidanto planas la strategian kaj financan agadon de la Estraro.
6.2. La Prezidanto laŭbezone dungas Sekretarion kaj aliajn oficistojn de la Asocio kaj aranĝas labor-kontraktojn.
6.3. La Vicprezidanto anstataŭas la Prezidanton okaze de ties nefunkcipovo aŭ morto, aŭ laŭ komisio de la Prezidanto.
6.4. La Prezidanto ne rajtas ofici dum pli ol tri sinsekvaj oficperiodoj kaj je la fino de la tria oficperiodo devas retiriĝi el la prezidanteco por almenaŭ unu oficperiodo.
7.1. La Sekcioj de REU servas por pli efika laboro en apartaj sferoj de la asocia agado, ekzemple: Pedagogia, Scienc-Teknika, Literatura, Komputista kaj aliaj Sekcioj. La Sekciojn fondas kaj la Sekciestrojn elektas la Konferenco, kutime laŭ propono de la Estraro. Al la Sekcioj libervole aliĝas membroj de REU kaj aliaj interesitoj, tamen la Sekciestroj devas esti membroj de REU.
7.2. La Komisionoj de REU estas starigataj por esplori apartajn problemojn aŭ por plenumi difinitajn administrajn, kontrolajn kaj aliajn taskojn, ekzemple: Atesta, Statuta, Financa, Elekta, Kongresa Komisionoj. La Komisionojn fondas kaj ties membrojn elektas la Konferenco, kutime laŭ propono de la Estraro. La komisionanoj devas esti membroj de REU (krom tiuj Komisionoj, kies Regularoj antaŭvidas aliajn kondiĉojn).
7.3. Por plenumi malpli ampleksajn taskojn la Konferenco povas, kutime laŭ propono de la Estraro, elekti el inter la membroj de REU Komisiiton, ekzemple: pri informado, Libroservo, perado de gazetoj, komerco, reprezento de la Asocio en UEA kaj aliaj esperantistaj organizoj kaj en regionoj de Rusio k. a.
7.4. La Estraro rajtas (laŭ art. 3.11 de la Statuto) okaze de neceso fari ŝanĝojn en la persona konsisto de Komisionoj, anstataŭigi Sekciestrojn kaj Komisiitojn. Tiuj ŝangxoj devas esti aprobitaj de la Konferenco.
7.5. La kompetenteco kaj labormaniero de la Instancoj de REU povas esti fiksitaj en apartaj Regularoj.
7.6. Ĉiuj Sekci- kaj Komisionestroj kaj Komisiitoj raportas al la Konferenco.