Esperanto      По-русски StartoDokumentoj
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Novaj kontribuoj

pdf Ĉielismo (Wang Tianyi). Esperanto-movado hodiaŭ en Ĉinio (Biblioteko, 2024-03-28)

Ligiloj

Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

Dokumentoj

Estas montrataj publikaj dokumentoj. Por vidi internajn dokumentojn, necesas ensaluti.

Programoj por elementa instruado kaj trinivelaj ekzamenoj de ĈALK

La prezentataj programoj estas laboraj versioj por ĈALK, sed neniel definitivaj neplibonigeblaj dokumentoj. Ilian taŭgecon povos pruvi nur multjara sperto; ju pli multe da homoj ekzameniĝos, des pli rapide la programoj adaptiĝos al la veraj bezonoj. La programoj por A- kaj C-nivelaj ekzamenoj estas iom modernigitaj dokumentoj, ellaboritaj en la instru-metodika komisiono de ASE, kies ĉefaj aŭtoroj estis B. Kolker kaj B. Tokarev kaj surbaze de kiuj pluraj personoj jam ekzameniĝis ekde 1989; modifoj en la programo estis faritaj de N. Gudskov laŭ sugestoj kaj kun helpo de V. Aroloviĉ, A. Gonĉarov, A. Melnikov kaj V. Melnikov. La programo por B-nivela ekzameno estis prilaborita de N. Gudskov, V. Aroloviĉ, I. Gonĉarova kaj V. Melnikov, la unuan fojon elprovita en 1999.

Programo por elementa kurso kaj elementa (A–nivela) ekzameno

Enkondukaj notoj

Tiu ĉi programo celas stimuli novajn esperantistojn plibonigi siajn lingvosciojn kaj doni certecon al komencantoj pri la lingvoscio. La ekzameno estas neniel deviga kaj ne donas iujn specialajn rajtojn, tamen atesto pri sukceso en ĝi povas havi iun pruvon pri lingvoscio por oficialaj instancoj. La programon devas scii plenumi instruistoj, sukcese farintaj B- kaj C-nivelajn ekzamenojn de ĈALK. La programo estas publikigata en la rusa lingvo por esti atingebla por komencantoj, kiuj volas vidi proksiman perspektivon de siaj lingvookupoj; ĝi estas iomete redaktita versio de la programo, publikigita en Informbulteno de ASE 1(73) —1989, pp. 8–12.

, ..  ,     -,  - ,     ,       .

  , 600–1000 ,   ; ,   , , , ,       .

  , (  «»),          . ,  :

,  

. .

.  . .  . . () .  . .

. . . . . .

.   .   .

. . . . .

.   . .

 — , , , -.

.   . . .

 : , -, , , . .

.   . . . -. , , , .   . , , . .

. .     . .

 . . .

. .   . . - .   .   . . .

 .    .

, , , . , -, .  .

 .

 . . . .

. .

600–1000      « » ,   .

 

, , , , , , . .

. , . , . . .

, .  . . . . .

: , , ,  . ( , ,  , , , , , , ). , , . , , .

  . . . . . .  . ( : UEA, TEJO, SAT, REU, REJM, UK, IJK). . . :     .

,  ,  ,     , ,    .       ,      -,    ,  ..

  .  , . ,   .   .     , : , , .

  .    .   .  —  :   ( ), , , - , ,    ,   .   , , - .

, , , . (  ), ,  , , ,  ..

, , ,   . ,  ,  . .   . , . ,     ,   . ,  ..

 — Elementa (A-nivela) ekzameno

  ,  ,     .  ,   : 1)        ; 2)      ; 3)    1000 .       .    ,   .   ,          .

Programo por mezgrada (B–nivela) ekzameno

(instrurajtiga por elementa kurso)

1. Enkondukaj notoj

Instruisto de Esperanto devas ĉiam memori, ke liaj/ŝiaj lernantoj venas al la kurso propravole, kaj nur de li/ŝi dependas, ĉu ili finos la kurson kaj decidos poste daŭrigi siajn okupojn pri la internacia lingvo.

La ekzameno celas atesti sufiĉan scion de Esperanto, Esperanto-kulturo kaj metodiko de instruado por instrui en elementa kurso de Esperanto. Esperanto-instruisto de la elementa nivelo devas flue paroli la lingvon, ne fari elementajn lingvajn erarojn kaj scii klarigi gramatikajn regulojn. Krome, li/ŝi devas havi ne nepre profundajn, sed precizajn sciojn pri bazaj eventoj en la historio de la Esperanto-movado kaj pri ekzistantaj internaciaj, fakaj kaj landaj organizaĵoj de esperantistoj, almenaŭ sur nivelo ebliganta senerare respondi koncernajn demandojn de la lernantoj kaj ĝuste direkti ilin por ke ili aliĝu al certaj asocioj post la fino de la kurso kaj daŭrigu siajn esperantistajn vivojn. La elementnivela instruisto devas ne nur laŭvorte scii pri la ekzisto de la Esperanto-kulturo, sed mem legi librojn kaj kapabli elokvente rakonti pri ties kvalitoj. Fine, li/ŝi ne nepre devas fake koni metodikon de Esperanto-instruado (kvankam ju pli bonas scio de la metodiko, des pli efika estas la rezultoj de la instruado), tamen ja nepre devas scii almenaŭ pri la plej ĉefaj metodikaj sistemoj kaj principoj.

La proponata listo de rekomendata literaturo konsistas ĉefe el facile atingeblaj (plejparte aktuale aĉeteblaj) libroj, atenta studo de kiuj plene sufiĉas por sukcesi ne nur en B-nivela, sed grandparte ankaŭ en C-nivela ekzameno.

2. Strukturo de la ekzameno

La ekzameno konsistas el 2 ĉefaj partoj: skriba kaj buŝa.

La skriba parto montras scion de la gramatiko kaj kapablon esprimi siajn pensojn. Dum unu horo la ekzamenato devas verki eseon kun amplekso ne malpli ol 1000 signoj pri iu temo. Liston el 3–10 temoj por elekto proponas la ekzamena komisiono.

La buŝa parto konsistas el respondoj al 3 demandoj, kaj montras fluecon kaj korektecon de la parolo de la ekzamenato kaj ties sciojn pri E-movado kaj kulturo. La respondoj povas esti tre koncizaj (kelkfrazaj) kaj ne detalaj, sed devas esti precizaj.

Unu demandon pri E-historio aŭ pri E-organizaĵoj donas la ekzamenantoj el la suba programo. Anstataŭ demando pri historio doneblas demando pri interlingvistika temo aŭ pri E-gazetoj. Ankaŭ la duan demandon pri la metodiko starigas la ekzamena komisiono. Antaŭ respondi la trian demandon, koncernantan E-kulturon, la ekzamenato mem devas doni liston de la aŭtoroj, originale verkintaj en Esperanto (ne malpli ol kvar), kies verkojn la ekzamenato legis, kaj la ekzamena komisiono proponas rakonti pri iu aŭtoro aŭ verko el la proponita listo.

Ĉiu el la kvar respondoj (inkluzive la eseon) estas aparte taksata per poentoj de <1> (nulaj scioj) ĝis <5> (perfektaj scioj), la suma rezulto de la ekzameno estas kalkulata kiel averaĝa inter la kvar poentoj. La ekzamenato ricevas instrurajtigan ateston nur se la rezulta poento estas ne malpli ol <3> kaj se neniu el la respondoj ricevis la poenton <1> (nulaj scioj).

La B-nivelan ekzamenon rajtas akcepti minimume 1 membro de ĈALK de REU plus 2 personoj, havantaj ateston pri C-nivela ekzameno. La ekzamenantoj protokolas la ekzamenon kaj la protokolo, kune kun la eseo de la ekzamenito, konserviĝas en arkivo de ĈALK. Personoj, sukcese plenumintaj la ekzamenon, ricevas ateston en du lingvoj (Esperanto kaj la rusa), sigelitan de REU.

3. Bazaj scioj, nepraj por elementnivela instruisto

3.1. Interlingvistiko.

Lingva situacio en la mondo. Neŭtrala internacia lingvo kiel sola kontentiga kaj justa solvo de la lingva problemo.

Interlingvistiko kiel scienco pri planlingvoj; esperantologio kiel ties branĉo. Ĉefaj trajtoj de Esperanto kiel planlingvo. Fundamento. Akademio de Esperanto.

La plej gravaj Esperanto-vortaroj. Fakaj terminaroj (nomi almenaŭ unu).

Aliaj planlingvoj: Volap?k, Ido, Interlingua, iliaj bazaj diferencoj de Esperanto.

3.2. Historio de Esperanto-movado kaj Esperanto-organizaĵoj.

Apero de Esperanto. Ĉefaj eventoj en la biografio de L. Zamenhof.

La interna ideo. Ideologio de la Esperanto-movado kaj ĝia praktika riveliĝo. Ĉefaj dokumentoj pri la esperantismo: Bulonja Deklaracio, Praga Manifesto. [Alternativaj ideologioj de esperantismo: sennaciismo, raŭmismo (nedevige, sed dezirinde scii).]

La 1–a Universala Kongreso kaj ĝia signifo.

Lingva Komitato kaj Akademio de Esperanto.

UEA: fondo, principoj de la strukturo, delegita reto, servoj. Rezolucioj de Unesko.

TEJO: ĝiaj servoj kaj aranĝoj.

SAT: ĝia fondo kaj principoj; kultura signifo; ĉefaj diferencoj de UEA.

La plej gravaj fakaj kaj kulturaj asocioj (ILEI, IFEF, TEĴA, Esperanta PEN-Centro k. a.) kaj sciencaj organizaĵoj de esperantistoj (ISAE, AIS). Sciencaj sesioj kaj universitatoj.

Kongresoj kaj renkontiĝoj de esperantistoj (UK-oj, IJK-oj, SAT-kongresoj, fakaj aranĝoj, festivaloj; Rusiaj Esperantistaj Kongresoj (REK-oj) kaj aliaj aranĝoj en Rusio — tendaroj ktp.).

Landaj asocioj, iliaj formoj (neŭtralaj, junularaj, laboristaj), ilia signifo kaj funkcioj.

Turisma kaj komerca uzado de Esperanto. .

La antaŭmilita SEU: fondo, agado, malapero.

Renaskiĝo de E-movado en Sovetio. Komisiono ĉe SSOD, SEJM(1), ASE. Signifo de someraj tendaroj.

Nuntempa E-movado en Rusio: refondo de SEU, REU kaj ĝia unuiĝo kun REA, SEJM-2, REJM, PREM.

Ĉefaj E-aranĝoj en la kuranta jaro (kiuj, kie, kiam).

3.3. Informfluoj en Esperanto.

La plej gravaj gazetoj: Esperanto, Kontakto, Sennaciulo, Heroldo de Esperanto, Eventoj, Juna Amiko, Monato, Fonto, Literatura Foiro, La Gazeto, Scienca Revuo, La Kancerkliniko, Laŭte!, La Ondo de Esperanto, El Popola Ĉinio, Litova Stelo.

La plej gravaj eldonejoj: Literatura Mondo, Stafeto, UEA, SAT (kaj SAT-broŝurservo), EKRELO, HEA, Edistudio, Impeto, Sezonoj.

Ĉefaj radioemisioj en Esperanto.

Signifo de Interreto por Esperanto.

3.4. Listo de famaj esperantistoj, pri kiuj dezirindas havi almenaŭ minimumajn sciojn (kiu estis/as kio, kiam vivis/as).

Auld, Baghy, Bokarev, Boulton, Cseh, Deŝkin, Drezen, Eroŝenko, Grabowski, Gusev, Hodler, Hohlov, Isajev, Jung, Kabe, Kaloscay, Lanti, Lapenna, Lins, Miĥalski, Nekrasov, Nemere, Privat, C. Rossetti, R. Rossetti, Saĥarov, Samodaj, Schwartz, Sekelj, Szathm?ri, Tonkin, Tornado, Varankin, Waringhien, W?ster.

3.5. Metodiko de E-instruado.

Rektaj kaj gramatikaj metodoj de instruado. Enmergiĝo. Cseh-metodo. Planado de la instruprocezo. Instruado de la gramatiko, parolo, lego kaj skribo. Kontrolo de la scioj. Koresponda instruado kaj ĝia specifo. Rolo de ekzamenoj. Metodoj por aktivigi lernadon (konkretaj ekzemploj). Eksterlecionaj okupoj: vojo al la klubo kaj movado. Lernolibroj. Demonstraj kaj teknikaj instrurimedoj. Videofilmoj. Metodoj doni sciojn pri la movado, historio, kulturo, ideologio.

4. Rekomendataj libroj por prepariĝi al la ekzameno

Programo por supera (C–nivela) ekzameno

(instrurajtiga por ĉiunivelaj kursoj)

1. Enkondukaj notoj

La supera (C-nivela) ekzameno atestas sciojn de Esperanto kaj esperantologio korespondajn al la scioj de nacia lingvo kaj kulturo, kiun posedas pri naciaj lingvoj personoj, finintaj universitatajn studojn en fakultatoj pri fremdaj lingvoj. Fari tian ekzamenon pri Esperanto estas iom pli facile, kaj al ĝi eblas prepariĝi memstare, kaj en ĝi povas sukcesi ankaŭ persono, ne havanta universitatnivelan kleron, tamen la ekzameno estas ne malpli serioza ol iu ŝtata ekzameno.

La ĉefa praktika signifo de la ekzameno estas doni ateston por la homo, kiu intencas instrui Esperanton en iu ŝtata aŭ privata institucio, kiu tian ateston postulas. Tial la ekzameno estas instrurajtiga, kaj unu el la partoj de la ekzameno estas metodiko de Esperanto-instruado. Se, tamen, la ekzamenato ne deziras ricevi instrurajtigan ateston, sed nur ateston pri profunda scio de la lingvo Esperanto kaj esperantologio, li/ŝi povas rifuzi respondi koncernajn demandojn, aŭ ŝanĝi ilin je demandoj kaj/aŭ taskoj pri la tradukarto (dezirante ricevi ateston de Esperanto-tradukisto) aŭ ĵurnalistiko (se deziras ricevi ateston de Esperanto-ĵurnalisto). La programoj pri tiuj fakoj estas preparataj.

Esperanto-instruisto devas scii instrui la lingvon, kaj stimuli la kursfinontojn aliĝi al la Esperanto-movado kaj komunumo, eĉ se li/ŝi instruas en iu deviga kurso, kaj des pli se la homoj venis al la kurso propravole, kiam nur de li/ŝi dependas, ĉu ili finos la kurson kaj decidos poste daŭrigi siajn okupojn pri la internacia lingvo. Nek sen efika instruado de la lingvo, nek sen motivado por ke la homo post ekposedo de la lingvo restu esperantisto, Esperanto-instruado atingas sian celon: pligrandigi la kvanton de esperantistoj.

La ekzameno celas atesti perfektan scion de Esperanto, bonan scion de Esperanto-kulturo kaj metodiko de instruado por instrui en ĉiunivelaj kursoj de Esperanto. Esperanto-instruisto devas havi profundajn sciojn pri historio de la Esperanto-movado kaj pri ekzistantaj internaciaj, fakaj kaj naciaj organizaĵoj de esperantistoj kaj ĝuste direkti siajn lernantojn por ke ili aliĝu al certaj asocioj post la fino de la kurso. Instruisto devas ne nur laŭvorte scii pri la ekzisto de la Esperanto-kulturo, sed mem legi librojn kaj kapabli elokvente rakonti pri ties kvalitoj. Li/ŝi devas tre bone koni metodikon de Esperanto-instruado.

Por sukcesi en la ekzameno principe sufiĉas profunde studi ĉiujn librojn, proponataj en la listo por B-nivela ekzameno (plus nepra legado de originala beletro kaj kono de bazaj fontoj pri instrumetodiko). Tamen ju pli da fakaj libroj legis la ekzamenato, des pli bone li/ŝi fartas dum la ekzameno, kaj homo, leginta multe da esperantologiaj libroj kaj konstante leganta la plej gravajn revuojn en Esperanto, havas certajn avantaĝojn antaŭ homo, kiu komencis regule legi koncernan literaturon nur por prepariĝi al la ekzameno. Tial necesas sufiĉe atente trastudi ankaŭ la liston de la rekomendata literaturo fine de tiu ĉi programo por kompreni, kion necesas pleje atenti dum preparado al la ekzameno.

La programo estas relaborita kaj esperantigita versio de la programo, publikigita en Informbulteno de SEU  2(75) – 1990, pp. 10 – 16.

2. Strukturo de la ekzameno

La ekzameno konsistas el la samaj partoj, kiel la B-ekzameno; la diferencoj estas, unue, ke la eseo en la skriba parto devas esti ne malpli ol 2000-signa kaj profunde trakti la temon (por verki ĝin la ekzamenantoj povas doni 2–4 horojn), kaj, due, ke la buŝa parto konsistas el 4 demandoj (pri interlingvistiko, historio kaj organizo de la E-movado, E-kulturo kaj metodiko de la instruado); la respondoj al la demandoj devas esti sufiĉe detalaj kaj plene elĉerpi la temon. La demandoj pri praktika gramatiko ne eniras la ekzamenon; ĝia scio estas pritaksata laŭ la eseo kaj buŝaj respondoj; okaze de certaj eraroj la ekzamenantoj pliĝustigas sciojn de koncernaj gramatikaĵoj per apartaj demandoj.

3. Enhavo de la programo

3.1. Interlingvistiko.

La objekto de interlingvistiko. Teorio de la internaciaj planlingvoj kiel parto de interlingvistiko. Esperantologio.

Multlingveco en la moderna mondo. Multlingveco kaj internacia komunikado. Vojoj por superi la multlingvecon: tradukado, internaciaj lingvoj ktp.

Naciaj lingvoj en la rolo de internaciaj. Mondlingvoj. Lingva imperiismo.

Internaciaj elementoj en la naciaj lingvoj.

La ĉefaj tipoj de planlingvoj: aprioriaj-aposterioriaj, pazigrafioj-pazilalioj, k.a.

Volapuko. Ĝiaj principoj kaj historio de la volapukista movado.

Esperanto kiel planlingvo. Diferencoj inter Esperanto kaj aliaj planlingvoj. Evoluo de Esperanto. La plej gravaj vortaroj. Fakaj terminaroj. Akademio de Esperanto, ĝiaj funkcioj kaj signifo.

Reformoj de Esperanto, rilato al ili de Zamenhof. Fundamento. Ido, ĝia apero, historio, diferencoj de Esperanto.

Naturalismaj planlingvoj: Latino-sine-fleksione, Okcidental, Interlingua (IALA). Iliaj specifaĵoj.

Novaj lingvoprojektoj. Kaŭzoj de ilia neperspektiveco.

3.2. Historio kaj organizo de la Esperanto-movado.

3.2.1. Historio.

L. M. Zamenhof, lia vivo kaj agado. Kreo de Esperanto. Rusa periodo. Voĉdonado pri reformoj. Franca periodo.

La unua Universala Kongreso. Deklaracio pri Esperantismo. Ido-skismo.

Kreo de UEA. Agadoj de H. Hodler kaj E. Privat. Agado de esperantistoj dum la unua mondmilito.

Neŭtrala E-movado inter la du mondmilitoj. Agado de Teo Jung. Skismo en la neŭtrala movado. Sorto de la movado sub la germana naziismo.

Laborista E-movado. Apero de SAT. Agado de E. Lanti. Skismo en la laborista movado.

Agado de esperantistoj dum la dua mondmilito. Renaskiĝo de la movado post la mondmilito. Malfacilaĵoj en la Orienta Eŭropo. MEM kaj ĝia rolo.

Evoluo de UEA post la dua mondmilito. Agado de I. Lapenna. Rezolucioj de Unesko. Skismo de 1974.

Diversaj Esperanto-centroj. E-organizoj, alternativaj al kaj UEA kaj SAT.

3.2.2. Ĉefaj organizoj de esperantistoj.

UEA, ĝiaj strukturo kaj gvidorganoj, direktoj de ĝia agado, UK-oj.

TEJO, IJK-oj kaj aliaj aranĝoj.

SAT, ĝiaj strukturo kaj gvidorganoj, direktoj de ĝia agado, Kongresoj. LEA-oj.

Fakaj kaj kulturaj asocioj. Organizoj de blinduloj kaj handikapuloj.

Sciencaj organizoj de esperantistoj, akademioj. Eblecoj diplomiĝi en Esperanto.

Esperanto kaj religio, la plej gravaj religiaj organizoj.

Regionaj organizoj kaj regionaj E-agadoj.

3.2.3. Esperanto en Rusio.

Esperanto-movado antaŭ la unua mondmilito, ĝiaj sukcesoj kaj malfacilaĵoj. Agado de N. Borovko, A. Postnikov, A. Saĥarov k.a.

Kreo de SEU. Agado de E. Drezen. Rilatoj inter SEU kaj SAT. IPE kaj ĝia malsukceso. Sorto de Esperanto en USSR dum Stalina reĝimo. Kaŭzoj de persekutoj de esperantistoj en 1930-aj jaroj.

Renaskiĝo de E-movado en USSR en 1950-aj. Agado de E. Bokarev. La unuaj kluboj kaj tendaroj. Komisiono pri internaciaj ligoj. SEJM (1). Agado de A. Gonĉarov, B. Kolker k.a. Rolo de BET-oj kaj SEJT-oj. Kreo de ASE.

Malfondo de ASE kaj refondo de SEU. Junulara movado kaj SEJM-2. Disfalo de sovetia E-movado en 1989–91. REU kaj REA, ilia unuiĝo en 1994. Nunaj formoj de la E-organizoj en Rusio.

3.2.4. Ideologio de E-movado.

Bulonja Deklaracio kaj neŭtralismo. Munkena Deklaracio. Moderna neŭtralismo kaj Praga Manifesto. Sennaciismo. Raŭmismo.

3.3 Esperanto-literaturo kaj kulturo.

3.3.1. Verkoj de L. Zamenhof kaj ilia signifo.

Poezio, Kongresaj paroladoj kaj artikoloj, Lingvaj respondoj, Proverbaro, tradukoj de la mondaj klasikaĵoj.

3.3.2. E-stilo, poetiko, originala kaj tradukita literaturo.

Rolo de A. Grabowski kaj Kabe por evoluo de E-stilo. Specifeco de la E-stilo. E-poetiko. Modelaj tradukoj. Rolo de tradukaj ekzercoj por alproprigo de bona stilo. Diversaj opinioj pri la bona stilo kaj evoluo de literatura Esperanto; diskutoj pri neologismoj kaj la bona lingvo. Ĝeneralaj principoj de la tradukarto.

3.3.3. Rusa skolo en la E-poezio.

A. Grabowski, F. Zamenhof, V. Devjatnin, S. Schulhof, E. Privat, G. Deŝkin, V. Eroŝenko, N. Hohlov, E. Miĥalski, N. Nekrasov, H. Adamson, H. Dresen, L. Jevsejeva, N. Kurzens, A. Logvin, B. Tornado k.a. Modernaj poetoj-esperantistoj en Rusio.

3.3.4. Budapeŝta skolo en la E-poezio.

J. Baghy, K. Kalocsay (inkluzive verkojn sub pseŭdonimoj), I. Baranyai, L. Tarkony.

3.3.5. Brita skolo en la E-poezio.

W. Auld, M. Boulton, R. Rossetti k.a.

3.3.6. Poetoj de diversaj popoloj.

G. Mattos, T. Pumpr, M. Miyamoto k.a.

3.3.7. Originala Esperanto-prozo.

Fruaj romanoj de H. Vallienne kaj H. Luyken, A. Saĥarov («Superforta ambicio»), romanoj kaj noveloj de J. Baghy («Viktimoj», «Sur sanga tero», «Hura!» k.a.), J. Forge («Mr. Tot aĉetas mil okulojn» k.a.), V. Varankin («Metropoliteno»), L. Newell («Bakŝiŝ»), S. Engholm («Homoj sur tero» k.a.), F. Szilagyi («Koko krias jam» k.a.), C. Rossetti («Kredu min, sinjorino!»), R. Schwartz («Kiel akvo de l’rivero» k.a.), S. Szathmári («Vojaĝo al Kazohinio» k.a.), J. Ribillard, M. Boulton, K. Piĉ, T. Sekelj, I. Nemere, Lorjak, S. Ŝtimec, M. Bronŝtejn.

Popularaj ĝenroj: sciencfantazio, fantasto, krimromanoj kaj noveloj, junularaj kaj virinaj romanoj (specimenoj kaj aŭtoroj).

3.3.8. Esperanto-teatro.

Historio de la E-teatro. Kaŭzoj de relative malforta disvolviĝo de la E-teatro. Verkoj de J. Baghy, M. Boulton k.a.

3.3.9. Scienca kaj scienc-populara literaturo en Esperanto.

Sciencaj revuoj. Fakaj terminaroj. Verkoj de E. Ajsberg («Fine! Mi komprenis la radion!»), P. Neergaard («Vivo de plantoj» k.a.), E. Dudich («Ĉu vi konas la teron?«).

3.3.10. Esperantologia literaturo.

Enciklopedio de Esperanto; «Esperanto en perspektivo». PV, PIV, PAG, aliaj esperantologiaj verkoj de K. Kalocsay kaj G. Waringhien.

3.3.11. Esperanta gazetaro.

La plej gravaj gazetoj por evoluo de Esperanto, E-kulturo kaj movado: La Esperantisto, Lingvo Internacia, L’Esperantiste, La Revuo, Ruslanda Esperantisto, La Ondo de Esperanto, Literatura Mondo (3 periodoj), La Eta Gazeto, Norda Prismo, Nica Literatura Revuo, Hungara Vivo, Budapeŝta Informilo.

Nuntempaj la plej gravaj gazetoj: Esperanto, Kontakto, Sennaciulo, Sennacieca Revuo, Heroldo de Esperanto, Eventoj, Juna Amiko, Monato, Fonto, Literatura Foiro, La Gazeto, Scienca Revuo, La Kancerkliniko, Late!; la naciaj E-periodaĵoj kaj ilia signifo (La Ondo de Esperanto, Ruslanda Esperantisto, Scienco kaj Kulturo, El Popola Ĉinio, Litova Stelo k.a.); jarlibroj de diversaj E-asocioj.

Ĉefaj principoj de E-ĵurnalistiko.

3.3.12. Esperanto en radio kaj Interreto.

La unuaj radioelsendoj. Disfloro de E-elsendoj. Esperanto kaj radiamatoroj. Radiostacioj, elsendantaj en Esperanto nuntempe.

Rolo de Interreto por Esperanto.

3.3.13. E-eldonejoj, kulturaj unuiĝoj kaj centroj de esperantistoj.

Hachette, Posrednik, Literatura Mondo, Stafeto, UEA, SAT (kaj SAT-broŝurservo), EKRELO, KOKO, Pirato, HEA, Edistudio, Impeto, Sezonoj.

Internaciaj verkistaj kaj kulturaj asocioj kaj centroj (AVE, Esperanta PEN-Centro, KCE k.a.).

La plej gravaj literaturaj konkursoj kaj festivaloj de Esperanto-arto.

Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno; aliaj E-muzeoj kaj bibliotekoj.

3.4. Psikologio kaj metodiko de Esperanto-instruado.

Scio kaj ĝia strukturo. Motivado de lernado. Specifoj de E-instruado kompare al aliaj fremdlingvoj.

Celoj, karaktero kaj formoj de instruado.

Ĉefaj metodoj de la instruado: gramatika, literatura, rekta. Ĉefaj didaktikaj principoj. Cseh-metodo. Intensaj metodoj. Enmergiĝo. Metodo de Lozanov. Kompleks-aktivaj metodoj.

Postuloj al la instruisto. Planado de la instruprocezo. Planado de apartaj lecionoj; specoj de lecionoj. Instruado de la gramatiko, parolo, lego kaj skribo. Rolo de la unuaj horoj. Kontrolo de la scioj. Rolo de la lernolibroj. Komparo de la plej popularaj lernolibroj. Elekto de la tekstoj kaj laboro kun ili. Koresponda instruado kaj ĝia specifo. Rolo de ekzamenoj. Metodoj por aktivigi lernadon (konkretaj ekzemploj). Lernolibroj. Demonstraj kaj teknikaj instrurimedoj. Videofilmoj. Metodoj doni sciojn pri la movado, historio, kulturo, ideologio. Eksterlecionaj okupoj: vojo al la klubo kaj movado.

4. Literaturo (aldone al la libroj, rekomendataj por prepariĝo al B-nivela ekzameno)


Konsisto de Ĉefa Atesta kaj Lingva Komisiono de REU

konfirmita de la 15–a Konferenco de REU (Moskvo, 1997)
kun ŝanĝo en la 17-a konferenco (Ĉeboksari, 2000)

Gudskov Nikolao, prezidanto
Cvileneva Nina, sekretario
Aroloviĉ Viktoro, membro
Bronŝtejn Mikaelo, membro
Gonĉarov Anatolo, membro
Gonĉarova Irina, membro
Kuznecov Sergeo, membro
Melnikov Aleksandr, membro
Melnikov Valentin, membro
Pokrovskij Sergio, membro
Samodaj Vladimir, membro

supren

REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij