Esperanto      По-русски StartoDokumentoj
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Novaj kontribuoj

pdf Ĉielismo (Wang Tianyi). Esperanto-movado hodiaŭ en Ĉinio (Biblioteko, 2024-03-28)

Ligiloj

Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

Dokumentoj

Estas montrataj publikaj dokumentoj. Por vidi internajn dokumentojn, necesas ensaluti.

REGULARO PRI LA LOKAJ REPREZENTANTOJ DE REU

Akceptita de la 19-a Konferenco en Puŝĉino, 14.12.02
  1. La lokaj reprezentantoj de REU (LR) estas plenrajtaj reprezentantoj de la tutrusia E-organizaĵo en sia loĝloko.
  2. La taskoj de LR estas kunordigo de la poresperanta agado en sia loĝloko kun la tutlanda agado. Interalie, la LR povas:
    • peri al REU membrokotizojn kaj abonojn;
    • reprezenti REU antaŭ la lokaj instancoj kaj amaskomunikiloj;
    • informi la landan movadon kaj la aliajn regionojn pri la loka E-agado kaj reciproke konigi al la lokaj E-grupoj kaj apartaj esperantistoj informojn pri la landa kaj aliloka agado;
    • reprezenti la Libroservon de REU kaj tiel disvastigi E-literaturon kaj esperantaĵojn en sia regiono;
    • iniciati aŭ kunorganizi regionajn renkontiĝojn, precipe kun la movada kaj instrumetodika enhavo;
    • subteni kaj kunordigi surloke la tutlandajn kaj internaciajn E-kampanjojn, direktitajn al la plifortigo kaj pliaktivigo de E-movado.
    Pri la konkreta taskolisto de ĉiu reprezentanto oni povas interkonsenti persone kun la Estrara respondeculo pri la regiona agado*.
  3. LR estas elektata el la membroj de REU, loĝantaj en koncerna loĝloko. LR oficas senpage, tamen la Estraro rajtas decidi pri kompenso aŭ subvencio de la organiza, informa kaj reprezenta laboro de la reprezentanto.
  4. La LR estas elektata de la komuna kunveno de la aliĝinta kolektivo. En la loĝlokoj, kie ne estas aliĝintaj kolektivoj, la LR estas nomumata de la Estraro de REU post ricevo de la persona konsento de la kandidato. Same okazas, se la aliĝinta kolektivo pro iu kaŭzo ne povas aŭ ne emas mem elekti LR. La LR ekoficas post la konfirmo de la Estraro de REU.
  5. Ordinare estas nur unu LR en unu loĝloko. En la urboj, kie funkcias pli ol unu aliĝinta kolektivo de REU, povas esti kelkaj LR.
  6. LR rajtas ajnmomente rifuzi de la plenumado de la reprezentaj funkcioj, transdoninte la laborajn informojn, ligitajn kun ĝi, al la Estraro de REU. La Estraro de REU rajtas decidi pri ĉesigo de ies reprezenta komisio, se pro iuj kialoj ĝi ne estas a ne povas esti plenumata.
  7. Tiu ĉi Regularo estas akceptata, amendata kaj nuligata konforme al la preskriboj de la Ĝenerala Regularo de REU (art. 1.3).
supren

* La LR ne devas fari ĉiujn taskojn mem, male, tiu strebu, ke pli da lokanoj aktivu en la organizaĵo. Ekz. oni povas komisii la informan taskon al tiu persono, kiu havas retkonekton, la membrokotizan peradon — al la kluba kasisto k.s.

REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij