Esperanto      По-русски StartoDokumentoj
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Ligiloj

Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

Dokumentoj

Estas montrataj publikaj dokumentoj. Por vidi internajn dokumentojn, necesas ensaluti.

KONGRESA REGULARO

Akceptita de la plenkunsido de REK la 2-an de februaro 1997, Moskvo

  1. Rusia Esperantista Kongreso (REK) estas tradicia manifestacio de rusiaj esperantistoj. Ĝi celas fortigi ilian solidarecon kaj kunlaboron, progresigi Esperanton en la lando, interŝanĝi sperton de la agado inter la lokaj kaj fakaj organizoj kaj individuaj esperantistoj.
  2. REK estas organizata konforme al tiu ĉi Regularo. La Regularon akceptas, amendas kaj nuligas plenkunsido de REK per simpla plimulto de voĉoj.
  3. REK okazas laŭeble ĉiujare, kaj ne malpli ofte ol unu fojon en du jaroj.
  4. Pri la loko kaj tempo de la sekva REK oni decidas en plenkunsido de la Kongreso, kiu antaŭas ĝin. La loko kaj tempo estas elektataj el la skribaj invitoj de lokaj kluboj aŭ iniciataj grupoj. Se REK ricevis neniun skriban inviton, ĝi povas decidi pri la sekva REK laŭ proponoj de ĉeestantoj. La sekva REK ne estas okazigebla en la sama landregiono kun la aktuala, se ekzistas almenaŭ unu invito pri alia regiono.
  5. La organiza komitato de REK (OK) estas formata el la reprezentantoj de:
    • landa esperantista asocio, aliĝinta al UEA (LA);
    • landa esperantista asocio, aliĝinta al TEJO;
    • regiona esperantista asocio de la teritorio, kie okazos REK (se ĝi ekzistas);
    • invitanta grupo (loka klubo);
    • aliaj kunorganizantoj, kiuj esprimas tiun deziron.
  6. OK mem elektas inter siaj anoj prezidanton, vicprezidanto(j)n,  kasiston, sekretarion kaj aliajn necesajn komisiitojn.
  7. La oficiala lingvo de REK estas Esperanto. Laŭbezone oni povas uzi aliajn lingvojn.
  8. Kongresanoj devas fari nenion, kio kontraŭas tiun ĉi Regularon, aŭ malutilas al REK, kaj devas respekti la landajn kaj lokajn leĝojn. OK havas la rajton rifuzi la aliĝon de persono, pri kiu ekzistas pruvo, ke tiu malutilus al la reputacio de REK, aŭ ĉesigi partoprenon de kongresano, kiu ne observas tiun ĉi preskribon. OK rajtas haltigi ĉiun agadon koncerne REKon, kiu ne konformas al tiu ĉi regularo kaj decidoj de OK.
  9. Ĉiu distribuo de varoj, servoj kaj dokumentoj en REK bezonas antaŭan aprobon de OK, sed ĉiu el la kunorganizantoj rajtas je tia distribuado memstare kaj kadre de la kongresaj libro-servo kaj dokumentujo.
  10. OK devas regule informi la kunorganizantojn pri siaj laboro kaj decidoj kaj sendi al ili la protokolojn de ĉiuj siaj kunsidoj. OK mem ellaboras sian internan regularon por akcepti la decidojn.
  11. OK aperigas la unuan informilon pri REK plej malfrue ses monatojn antaŭ REK. La unua informilo devas enhavi la bazajn informojn pri la loko, tempo kaj ĉeftemo de REK kaj la kotiztabelon, aprobitan de la estraro de LA.
  12. La dua informilo pri REK devas esti sendita al ĉiu aliĝinto plej malfrue du monatojn antaŭ la Kongreso. Ĝi devas enhavi indikojn pri la kongresejo kaj la trafiko por atingi ĝin, prezoj de la loĝado, manĝado, ekskursoj kaj de aliaj aparte pagendaj aranĝoj. Ĉiu aliĝinto ĉe la registriĝo surloke ricevas la Kongresan Libron (KL). OK zorgas post REK pri disponigo de KL kaj aliaj distribuitaj kongresaj materialoj al la nepartoprenintaj aliĝintoj.
  13. OK funkcias surbaze de aparta buĝeto. La kotizo por alilandanoj povas esti fiksata en alilandaj valutoj. La kongresa kotiztabelo devas enhavi klarajn indikojn pri la kategorioj de partoprenantoj, pri aliĝperiodoj, rabatoj, senpagaj aliĝoj kaj eblo donaci al REK.
  14. Senpagan aliĝon aŭtomate ricevas la membroj de OK kaj po unu reprezentanto de la kunorganizantoj. OK rajtas decidi pri pliaj senpagaj aliĝoj. Rabatatan kotizon ĝuas la membroj de la kunorganizantaj asocioj kaj grupoj, lernejanoj kaj studentoj, handikapitoj kaj eventuale aliaj kategorioj aldone difinataj de OK.
  15. Principe la kotizo ne estas repagebla, senkonsidere ĉu la aliĝinto ne povas partopreni REK-on pro propra volo aŭ pro iu ajn ekstera kaŭzo. OK rajtas ekzameni esceptajn kaŭzojn kaj decidi laŭ sia bontrovo.
  16. 20 % de ĉiu aliĝkotizo estas destinita por la Kongresa Fondaĵo (KF), kiun administras LA.
  17. El la eventuala monprofito de REK 20% iras al KF. La resto estas dividata egale inter la kunorganizantoj, aŭ laŭ la kvotoj, difinendaj en la unua kunsido de OK.
  18. En okazo de malprofito rezulte de REK, KF kovras 50 % de la malprofito, sed oni ne povas por tiu celo utiligi pli ol 75% de la disponeblaj rimedoj de KF. La reston de la malprofito kovras la kunorganizantoj egale aŭ laŭ la kvotoj, difinendaj en la unua kunsido de OK.
  19. En la unua plenkunsido de REK oni elektas la kongresa(j)n revizoro(j)n por kontroli la administradon kaj la financon de REK. La revizoro raportas al la lasta kongresa plenkunsido. Post la finaranĝo de la kongresaj spezoj la definitiva financa raporto devas esti prezentita al la kunorganizantoj, kiuj laŭeble diskonigu ĝin en siaj organoj. Tiu raporto devas esti preparita plej malfrue du monatojn post la fino de REK.
  20. La unuan plenkunsidon de REK malfermas kaj prezidas la prezidanto de OK. La plenkunsido povas elekti alian prezidanton.
  21. OK proponas al la kunorganizantaj asocioj kaj grupoj kaj al aliaj tutlandaj organizoj okazigi en la kongresa kadro jarkunvenojn (konferencojn) kaj senpage disponigi por ili salonojn, kondiĉe ke la salonoj estos petitaj almenaŭ du monatojn antaŭ REK.
  22. KL estas eldonata je la kostoj de OK. En KL povas esti aperigitaj artikoloj, informoj kaj reklamoj utilaj por la kongresanoj, sed neniaj aferoj, kiuj povas kompromiti la neŭtralecon de Esperanto kaj reputacion de la kunorganizantoj. En KL devas aperi la oficiala programo, tagordoj de la plenkunsidoj, la listo de la aliĝintoj. La adresoj de la aliĝintoj povas aperi nur se la aliĝinto konsentas pri la aperigo.
  23. OK periode informas novaĵagentejojn kaj amaskomunikilojn pri la preparado de REK kaj okazigas gazetaran konferencon en la Kongreso mem.
  24. Ĉiuj dokumentoj rilataj al REK, inkluzive de la librotenado de OK, post la fermo de la spezoj estas transdonataj al LA, kiu kopias la pli gravajn dokumentojn al OK de la sekva REK.

supren

REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij