Esperanto      По-русски StartoDokumentoj
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Novaj kontribuoj

pdf Ĉielismo (Wang Tianyi). Esperanto-movado hodiaŭ en Ĉinio (Biblioteko, 2024-03-28)

Ligiloj

Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

Dokumentoj

Estas montrataj publikaj dokumentoj. Por vidi internajn dokumentojn, necesas ensaluti.

REGULARO DE REU PRI LA KLUBA RANGLISTO

Akceptita de la 20-a Konferenco en Volgogrado, 23.02.04

1. Ĉefaj principoj

1.1. Celo de la Kluba Ranglisto (plie — RoKo) estas objektive taksi la agadon de rusiaj E-kluboj.
1.2. Kurantaj kaj finaj rezultoj de RoKo estas konstante kolektataj de la REU-Komisiito pri RoKo (plue — Komisiito) kaj regule publikigataj en E-periodaĵoj.
1.3. Ĉiu klubo estas mem interesita disponigi akuratan detalan raporton pri sia agado al la Komisiito.
1.4. La kluba Estraro respondecas pri ĝusteco kaj vereco de ĉiuj donitaĵoj en la raporto.
1.5. Ĉiujn disputajn demandojn solvas la Estraro de REU.

2. La Poenta Sistemo

2.1. La Poenta Sistemo de RoKo estas ellaborata de la Komisiito kaj konsideras konkretajn E-aktivadojn. La Komisiito rajtas laŭbezone modifi kaj aktualigi la Poentan Sistemon konforme al la nuntempa situacio en la E-movado. La baza Poenta Sistemo kaj ĉiuj ŝanĝoj en ĝi estas konfirmataj de la Estraro de REU.
2.2. La laboron pri poentado faras la Komisiito, kiu mem aktive kolektas informojn pri E-agado de koncernaj kluboj kaj rezulte informas ilin pri la akiritaj informoj kun celo pli objektive kaj plene respeguli ties agadon.
2.3. La poentado estas farata laŭ jenaj ĉefaj direktoj:

3. Devoj kaj rajtoj de la REU-Komisiito pri RoKo

3.1. La Komisiito laboras en kontakto kun la Estraro de REU. La Komisiito estas elektata de la Konferenco aŭ Estraro de REU, pri kio aperas publikigoj en REU-dokumentaroj kaj en E-periodaĵoj.
3.2. La Komisiito devas: 3.3. La Komisiito rajtas:

SUPLEMENTO: LA BAZA POENTA SISTEMO

1. Organiza aktivado:

1.1. Aliĝinta al REU, REJM — 10
1.1.1. Por ĉiu kotizinta membro de REU, REJM — +1/membro
1.2. Por postenigita membro de klubo en landa organizaĵo — +5/m
1.3. Por Delegito de UEA — +3/m
1.4. Por individuaj membroj de UEA — +2/m
1.5. Jure registrita — +10

2. Instruado diversnivela de E-o:

2.1. Por ĉiu E-kurso — 5
2.1.1. Por ĉiu kursfininto — +2/persono
2.2. Por ĉiu plenuminto de ĈALK-ekzameno:
2.2.1. A — +2/p
2.2.2. B — +10/p
2.2.3. C — +20/p
2.3. Havas E-instruiston
2.3.1. neatestitan — 10
2.3.2. B-atestitan — 25
2.3.3. C-atestitan — 50

3. Pormovadaj aranĝoj:

3.1. Organizis E-aranĝon kun partopreno de aliurbaj personoj:
3.1.1. malpli ol 10 — 20
3.1.2. malpli ol 30 — 30
3.1.3. malpli ol 50 — 50
3.1.4. pli ol 50 — 100
3.2. Loka E-seminario/E-aranĝo — 20

4. Porekstera agado:


4.1. Artikolo/elpaŝo en amaskomunikilo:
4.1.1. centra — 50
4.1.2. regiona — 30
4.1.3. loka — 10
4.2. La klubo estas organizanto de
4.2.1. tuturba aranĝo (LF ks) — 100
4.2.2. koncerto, elpaŝo kolektiva — 50
4.2.3. lekcioj, ekspozicio — 20
4.3. Partoprenis en urba aranĝo kun mencio pri Eo — 10
4.4. Kunlaboras en urbaj instancoj — 20 (organizaĵoj ĉe urbestrejo, komisionoj de urbestraj fakoj; same — regionaj instancoj)

5. Enkluba laboro:

5.1. La klubo kunvenas
5.1.1. ĉiusemajne — 20
5.1.2. 2–3-foje monate — 10
5.1.3. malpli ofte — 5
5.2. Partopreno en E-aranĝoj — 2/membro
5.3. Eldonas kluban ĵurnalon — 20
5.4. Havas aktualigatan 2–3-foje jare retpaĝon — 15
5.5. Kunlaboris por aliurba E-aranĝo — 20
5.6. Partoprenis en LONo aŭ BeLego:
5.6.1. 1-a loko — 20
5.6.2. 2-a loko — 10
5.6.3. 3-a loko — 5
5.6.4. partopreno — 1/m
5.7. Artikolo de klubano en:
5.7.1. landa periodaĵo — 10
5.7.2. internacia periodaĵo — 20
5.7.3. RET-info — 2
5.8. Adreso de klubano en PS — 2
5.9. Eksterlanda gasto:
5.9.1. akcepto — 5
5.9.2. helpo — 2

6. Apartaj aktivadoj

 — laŭ decido de la Estraro de REU, surbaze de motivita kluba peticio: 1–200

Rimarko: Ĉiu menciita aranĝo, periodaĵo ks en la kluba raporto devas esti konkretigita.


Eventuale modifinda alvoko por la «kluba ranglisto»

En la 19-a Konferenco de REU (Puŝĉino, 2002) estis vigle diskutita la temo pri la kluba agado. Kiel organizita formo de poresperanta aktiveco ĝi estas konsiderata kiel tre grava por sukceso de E-movado en Rusio. Bedaŭrinde, dum lastaj 10–15 jaroj la kvanto de E-kluboj signife falis. Tion kaŭzis kaj objektivaj cirkonstancoj, kaj subjektivaj. Kaj el tiuj malmultaj sukcese agadas eĉ pli malmultaj.

De alia flanko, ioma socia stabiliĝo dum lastaj 3–4 jaroj donas esperon, ke grava parto de E-movado kiel E-kluboj povas jen reaktiviĝi, jen aperi. REU-Estraro esperas, ke E-kluboj en Rusio plimultiĝos kaj ilia rolo iĝos pli aktiva. De sia flanko REU ĉiurimede helpas kaj asistas por tiu agado: en la antaŭa Jarlibro estis teksto pri tio, kiel registri E-klubon, kiel verki statuton k.a.

Anta kelkaj jaroj estis iniciatita konkurso inter E-kluboj — «Kluba Ranglisto» (RoKo). Ĝia celo estas objektive taksi sukcesojn de kluboj surbaze de poentara sistemo. Por levi intereson pri partopreno en la konkurso, aperis ideo establi la Fonduson «Kluba Ranglisto» por mone premii la gajnintojn en la konkurso. En marto 2003 la Regularo pri la fonduso estis aprobita de la REU-Estraro.

REU-Estraro kaj Komisiito pri RoKo alvokas ne heziti montri siajn atingojn kaj sukcesojn al la Esperanto-popolo! Kaj aktive partopreni en la konkurso. Des pli, ke pleniginte simplan formularon vi povas gajni monon por via klubo!

supren

REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij