Regularo pri membreco kaj kotizoj en REU
Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj
historio.ru - Historio de rusia E-movado
Multlingva Informa Reta Centro
Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj
aktuala kalendaro listo de pasintaj eventoj
Marto
Dum la unuaj printempaj festotagoj,
la 07–09-an de marto, Samara Esperanto-klubo invitas ĉiujn dezirantojn al tradicia renkontiĝo VER (Volgia Esperanta Renkontiĝo).
Ĉi-jare ĝi pasos jam 20-an fojon kaj okazos en bona urbeto Sízranj, kiu apartenas al Samara regiono kaj estas kiel stelo, ĉar havas fervojojn al kvin direktoj.
Enkadre de la renkontiĝo ni, certe, konatiĝos kun urbaj vidindaĵoj, priparolos diversajn temojn (ekzemple, pri nelonge kreita literatura klubo, pri niaj «fratoj laŭ koloro», pri vojoj kaj rimedoj allogi novajn esperantistojn, pri someraj aranĝoj), nepre kantos niajn ŝatatajn kantojn kun Aleksandr Ĥrustaljov. Depende de nivelo de partoprenontoj okazos lecionoj por komencantoj aŭ por progresantoj.
Okaze de Virina tago ni proponas al partoprenontoj prepari nelongajn rakontojn pri famaj aŭ famindaj esperantistinoj.
Kiel kutime, loĝado estas planata en nemultekosta gastejo (tamen dezirantoj povos elekti pli komfortajn kondiĉojn) kaj manĝado — en apudaj manĝejoj.
Pli detala informo aperos en VK-grupo «Esperanto en Volgio»: https://vk.com/club205261059
kaj ĉe Jelena Kuznecova: +7 958 840 5504.
aktuala kalendaro listo de pasintaj eventoj
Supren