Политика в отношении обработки персональных данных
Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj
historio.ru - Historio de rusia E-movado
Multlingva Informa Reta Centro
Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj
aktuala kalendaro listo de pasintaj eventoj
Julio

En la 2027-a jaro nin bonvenigas multnacia kulturriĉa respubliko Baŝkirio! RET-2027 okazos je 135 kilometroj for de la respublika ĉefurbo Ufa en la ĉarma ripozbazejo surborde de belega lago Kandrikulj. Flugi kaj trajnumi eblos ĝis Ufa. Ankaŭ ĝis la vilaĝo Kandri (ruse: село Кандры) veturas trajnoj el Moskvo, Sankt-Peterburgo, Ĉelabinsko, Novosibirsko kaj aliaj urboj.
El Ufa funkcias elektrotrajnoj kaj itineraj busoj ĝis Kandri.
La aranĝo okazos la 17-an — 27-an de julio 2027. Ni festu naskiĝtagon de nia kara lingvo en RET.
Dum du tagoj antaŭ RET, la 15-an — 16-an de julio planatas riĉa ekskursprogramo en Ufa. Kadre de RET okazos la 34-a Konferenco de REU.
En la teritorio estas 3-etaĝa korpuso, kies 2 etaĝojn okupos ni. Dulokaj ĉambroj kun duŝo, necesejo, fridujo. Estas tre granda salono, manĝejo, sportejo, infana ĉambro, vaporbanejo, laŭboj en la teritorio. Prezo por unu persono por nokto ests 2300 ₽.
3-foja manĝado por unu persono kostas 1600 ₽.
Matenmanĝo — 400 ₽, tagmanĝo — 650 ₽, vespermanĝo — 550 ₽.
Por membroj de REU la aliĝkotizo estas 1800 ₽,
por aliaj personoj — 2000 ₽.
Infanoj ĝis la 16-jara aĝo inkluzive ne pagas la aliĝkotizon.
La unua limdato por la aliĝo estas la 1-a de decembro 2026.
La aliĝilo: https://reu.ru/kalendaro/alighilo/RET-2027
Pleniginte la aliĝilon, bonvolu ĝiri vian aliĝkotizon al nia kasisto Marija Verzun:
Pri la farita pago nepre informu Marija Verzun telefone, retpoŝte aŭ telegrame!
Svetlana Smetanina – ĉefa kunordigo, tel. +7 926 608 3244;
Nikolao Gudskov – prelegaro , tel. +7 985 953 3361;
Aleksandr Lebedev – aliĝiloj, informado, retadreso amikko@yandex.ru, vk https://vk.com/amikko;
Marija Verzun – financoj, tel. +7 996 779 3213;
Nina Cvileneva – lokaj informoj, ekskursoj, tel. +7 917 424 3163.
Planu anticipe vian someron kaj venu al nia tradicia somera landa aranĝo!
Bonvenon!
aktuala kalendaro listo de pasintaj eventoj
Supren