Политика в отношении обработки персональных данных
Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj
historio.ru - Historio de rusia E-movado
Multlingva Informa Reta Centro
Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj
aktuala kalendaro listo de pasintaj eventoj
Aŭgusto

KLERo estas Kleriga Lerna Esperanto-Renkotiĝo por ĉiuj ŝatantoj kaj interesiĝantoj de nia lingvo.
Datoj: 13–17.08.2026.
Loko: Moskva provinco, u. Zvenigorod, la ripozejo «Jerŝovo» (https://ershovo.amaks-kurort.ru/gallery/).
En la programo:
diversnivelaj kursoj, diversformaj konversacioj, interpretista konkurso, lingva olimpiko, lingvaj ludoj kaj tiel plu.
Aliĝilo
https://forms.yandex.ru/u/6a58f38595add53fb233237e/
Plenigu ĝin senprokraste! :-)
La organizantoj garantias, ke vi ne bedaŭros la partoprenon!
Loĝkondiĉoj: 3-litaj ĉambroj, 3-foja manĝado laŭ sistemo de «sveda bufedo».
Prezoj:
1 diurno — 3350 ₽;
plena periodo (4 tagoj) — 13400 ₽.
Partoprenkotizo:
⁃ por infanoj, lernejanoj kaj studentoj — 0 ₽;
⁃ por ĉiuj ceteraj, sendepende de la kvanto de la tagoj, — 2000 ₽.
Limdato!
Pripagu la partoprenon ĝis la 30-a de julio.
Ĝiru la pagon al Irina Gonĉarova, al ŝia banka karto de Sber, kiu estas ligita al la telefonnumero
Bonvolu aldone skribi pri la ĝiro kaj la partoprentagoj al Mirina:
https://t.me/mirina_esperanto (Telegram);
http://vk.com/mirinda_strigo (VK);
mirinda.strigo@gmail.com (retadreso);
La Organiza teamo:
Mirina, Ilja, Oĉjo, Katulino.
Tempo por duboj forestas! Aliĝu tuj!
Ni malbonaĵojn ne proponas!
Plej amike via — MEA MASI.
aktuala kalendaro listo de pasintaj eventoj
Supren