Esperanto      По-русски StartoDokumentoj aldonitaj de uzantoj
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Ligiloj

Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

ensalut Bonvolu ensaluti por voĉdoni kaj komenti

Regularo de la diskugrupo REU-AGADO@yahoogroups.com

REGULARO de la diskugrupo <reu-agado@yahoogroups.com>
lasta modifo: 26 dec 2011.

La diskutgrupo <reu-agado@yahoogroups.com> estas destinita por interesiĝantoj pri agado de Rusia Esperantista Unio kaj rusia E-movado.

Antaŭ ol sendi leteron al la diskutgrupo, bonvolu legi tiun ĉi regularon kaj konsideri ties postulojn.

1. Ĝeneralaj reguloj.
1.1. Via mesaĝo nepre havu rilaton al REU aŭ E-movado en Rusio. Maloftaj esceptoj estas permesataj, sed ili devas esti bone motivitaj.
1.2. Via komento, informo aŭ demando devas esti interesa por pluraj abonantoj. Bone pripensu, ĉu via mesaĝo vere estos tia.
1.3. Se via mesaĝo enhavas kritikon de iu persono aŭ ago, la kritiko devas esti bone argumentita. Ĉiuokaze vi devas trakti respekte ĉiujn personojn, menciatajn en via mesaĝo. Memoru, ke por malrespekto kaj ofendoj ekzistas privata korespondado.
1.4. Ekzistas ankaŭ dissendo <esperanto-rus-informoj> por ĉiuj esperantistoj de Rusio kaj ne nur. En <esperanto-rus-informoj> aperas ĝeneralaj informaj mesaĝoj, interesaj por vasta rondo de esperantistoj kaj ne supozigantaj diskuton. Ĉiuj diskutoj okazu nur en <reu-agado>. Se vi sendas mesaĝon al <reu-agado>, nepre ne sendu saman informon al <esperanto-rus-informoj> kaj inverse.
1.5. La laborlingvo de la diskutgrupo estas Esperanto. Alilingvaj tekstoj povas esti senditaj, se bezonatas aŭtenta citaĵo kaj ĝin akompanas traduko al Esperanto.
1.6. Antaŭ ol skribi respondon, legu ĉiujn haveblajn leterojn — eble iu jam diris tion, kion planis diri vi.
1.7. Oni rajtas fari kurtajn demandojn pri konkretaj temoj ne tuŝantaj la celojn de la listo (se oni urĝe bezonas informon kaj ne scias kie ĝin akiri). Al tiaj demandoj oni respondu kurte kaj ne ripetante aliajn respondojn.

2. Estas strikte malpermesitaj:
2.1. Insultoj, ofendoj, diskuto de personaj trajtoj de la grupanoj.
2.2. Admonoj kaj avertoj de ordinara grupano al alia grupano, tion rajtas fari nur la administrantoj.
2.3. Publika pridiskuto de agoj de la administrantoj. Se vi ne konsentas kun io, skribu private al
<reu-agado-moderator@yahoogroups.com>.

3. Teknikaj reguloj
3.1. En respondoj citu nur vere necesajn fragmentojn, ke viaj mesaĝoj estu pli kurtaj kaj sekve pli oportune legeblaj, sen balasto. Nepre forigu ripetiĝantan reklamon. Zorgu, ke la temlinio konformu al la enhavo.
3.2. Oni rajtas reprodukti, elektronike aŭ surpapere, ajnan materialon, aperintan en "reu-agado", nur post permeso de ties aŭtoro kaj de grup-administranto, nepre indikante la aŭtoron kaj ne ŝanĝante la enhavon.

4. Moderigado kaj administrado
4.1. Al persono, malobeanta la regulojn kaj/aŭ plurfoje sendanta balastajn mesaĝojn (ekstertemajn, fuŝe kodigitajn, erare readresitajn, malplenajn, identajn kopiojn de la sama mesaĝo ktp.), povas esti aplikita reĝimo de moderigo aŭ entuta malpermeso de sendado de mesaĝoj. Okaze de moderigo la leteroj de moderigata persono aperos en la listo nur post aprobo de la administranto. Normale moderiga reĝimo daŭras dum unu monato, sed se la persono dum tiu tempo plu malobeos la regularon, la reĝimo estos prolongata. 
4.2. Kontraŭregulaj kaj balastaj leteroj estas forigataj el la arkivo.
4.3. Ajna korespondo kun la administranto devas esti farata per persona retpoŝto.
4.4. La grup-administrantoj estas Aleksandr Osokin (Sankt-Peterburgo), Aleksandr Mitin (Niĵnij Novgorod), Jurij Karcev (Uljanovsk).


Supren

REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij