Esperanto      По-русски StartoDokumentoj aldonitaj de uzantoj
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Novaj kontribuoj

pdf Ĉielismo (Wang Tianyi). Esperanto-movado hodiaŭ en Ĉinio (Biblioteko, 2024-03-28)

Ligiloj

Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

ensalut Bonvolu ensaluti por voĉdoni kaj komenti

Protokolo №9: pri la «Regularo pri membreco kaj kotizoj en REU» por la jaro 2020

Protokolo №9 de la Estrara decido
Dato: Moskvo, 21.12.2019.
Voĉdonado: reta.
Voĉdonis: A. Lebedev, S. Smetanina, N. Gudskov, I. Gonĉarova, A. Mitin.

Tagordo / temo:
Pri la «Regularo pri membreco kaj kotizoj en REU» por la jaro 2020.
Estis propono pri ĝenerala akcepto de la kuranta «Regularo pri membreco kaj kotizoj en REU» por la sekva 2020-a jaro kaj proponoj pri du amendoj.

Voĉdonoj:
1) Daŭrigi funkciadon de la kuranta «Regularo pri membreco kaj kotizoj en REU» por la jaro 2020 (eventuale kun la amendoj, proponataj de la sekvaj du punktoj — se tiuj estos akceptitaj).
por: 5;
kontraŭ: 0;
sin detenis: 0.
Rezulto: akceptite.
2) Ŝanĝi la REJM-aĝon al «malpli ol 36 jaroj», do formuli la punkton I.9 de la Regularo jene: «Ĉiuj kandidatoj kaj membroj de REU kun la aĝo malpli ol 36 jaroj aŭtomate iĝas membroj de la junulara sekcio REJM (Rusia Esperantista Junulara Movado) kaj ricevas voĉdonrajtojn en REJM-voĉdonoj.»
por: 2;
kontraŭ: 3;
sin detenis: 0.
Rezulto: ne akceptite.
3) Fine de la punkto I.11 aldoni la frazon «Aliĝanto konsentas, ke lia/ŝia nomo, familinomo kaj regiono aperos en la publika membrolisto de REU».
por: 3;
kontraŭ: 0;
sin detenis: 2.
Rezulto: akceptite.

Decido
(surbaze de la rezultoj de la voĉdonoj):
La kurantan «Regularon pri membreco kaj kotizoj en REU» akcepti por la jaro 2020 kun unu amendo:
    fine de la punkto I.11 aldoni la frazon «Aliĝanto konsentas, ke lia/ŝia nomo, familinomo kaj regiono aperos en la publika membrolisto de REU».

Prezidanto de REU: A. Lebedev.
Vicprezidantoj de REU: S. Smetanina, N. Gudskov.


Supren

REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij