Esperanto      По-русски StartoDokumentoj aldonitaj de uzantoj
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Ligiloj

Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

ensalut Bonvolu ensaluti por voĉdoni kaj komenti

Protokolo №8: pri prokrasto de pago de la kotizoj de REU al UEA

Protokolo №8 de la Estrara decido

Dato: 23.03.2023

Maniero: rete per Vacapo.

Voĉdonis: A. Lebedev, S. Smetanina, N. Gudskov, I. Gonĉarova, A. Mitin, A. Junusov.

Temo:
Prokrasto de pago de la kotizoj de REU al UEA.

Kunteksto:
De UEA venis letero-enketilo pri kvanto de aligitaj membroj de REU kaj pri kalkulo de la sumo, pagota de REU al UEA por aligitaj membroj.
De Svetlana Smetanina aperis propono — prokrasti la pagojn ĝis tiam, kiam la vica Konferenco de REU decidos la aferon — kiel daŭre REU rilatu (aŭ ne rilatu) kun UEA.
En la Estraro okazis voĉdonado pri du ebloj:
a) pagi la kotizojn de REU al UEA kiel kutime laŭ standarta ĉiujara proceduro;
b) prokrasti la pagon ĝis fino de aŭgusto 2023 (aŭguste devas okazi la Konferenco de REU, kaj ĝi decidu).

Rezultoj de la voĉdonado:
por pagi kiel kutime: 3;
por prokrasti la pagon ĝis fino de aŭgusto 2023: 3 (inkluzive la prezidanton);
sin detenis: 0.

Decido:
Prokrasti la pagon al UEA ĝis fino de aŭgusto 2023.

Prezidanto de REU: A. Lebedev.


Supren

REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij