Esperanto      По-русски StartoDokumentoj aldonitaj de uzantoj
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Ligiloj

Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

ensalut Bonvolu ensaluti por voĉdoni kaj komenti

Protokolo №10: pri proklamo de «Eminenta Esperanto-instruisto de Rusio en la lernojaro 2022–2023»

Protokolo №10 de la Estrara decido

Dato: 05.06.2023

Maniero: rete per Vacapo.

Voĉdonis: A. Lebedev, S. Smetanina, N. Gudskov, I. Gonĉarova, A. Mitin, A. Junusov.

Temo:
Pri proklamo de «Eminenta Esperanto-instruisto de Rusio en la lernojaro 2022–2023».

Decido:
Konsiderante grandajn meritojn kaj atingojn de sinjorino Tatjana Georgievna Loskutova en la instru-metodika laboro dum la pasinta lernojaro, inkluzive:
     • altnivelan organizadon kaj gvidadon de ampleksaj baza kaj mezgrada retaj kursoj de Esperanto por ruslingvanoj (la kursoj estis senpagaj por ĉiuj dezirantoj, fine de la studado la studentojn ekzamenis internacia komisiono),
     • publikajn prelegojn pri Esperanto kaj pri Esperanto-agado, faritajn en la regionografia muzeo de la urbo Koĥma,
     • priesperantan televidintervjuon,
     • strukturigon kaj aperigon en la Esperanto-Vikipedio de historiaj informoj pri Centro-Rusiaj Regionaj Esperanto-Renkontiĝoj, informoj pri la urbo Ivanovo kaj pri Esperanto en Ivanovo,
proklami Tatjana Georgievna Loskutova «Eminenta Esperanto-instruisto de Rusio en la lernojaro 2022–2023».

Rezultoj de la voĉdonado:
por: 6;
kontraŭ: 0;
sin detenis: 0.

Prezidanto de REU: A. Lebedev.


Supren

REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij