Esperanto      По-русски StartoDokumentoj aldonitaj de uzantoj
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Atentindaj paĝoj

Regularo pri membreco kaj kotizoj en REU – 2024

Pagmanieroj

Ligiloj

Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retejo de UEA

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

ensalut Bonvolu ensaluti por voĉdoni kaj komenti

Protokolo №1: pri distribuo de taskoj ene de la Estraro, elektita de la 31-a Konferenco

Protokolo №1 de la Estrara decido
Dato: Dagestano, 22.08.2021.
Voĉdonado: reta.
Voĉdonis: A. Lebedev, N. Gudskov, I. Gonĉarova, A. Mitin, A. Junusov, poste aldonis sian voĉon S. Smetanina.
Tagordo / temo:
Pri distribuo de la taskoj en la Estraro de REU por la sekva agadperiodo, konforme al la proponoj, sonigitaj dum la Konferenco.
Distribuo de taskoj ene de la Estraro:
Aleksandro Lebedev: la paĝaro kaj ĝeneralaj aferoj; transprenos dokumentojn ĉe Svetlana kaj ekokupiĝos pri ekhavo de banka konto por REU;
Svetlana Smetanina: la blindula kongreso (IKBE), instru-metodika laboro (kune kun Irina Gonĉarova);
Nikolao Gudskov: eldona agado, preparado al la SAT-kongreso;
Irina Gonĉarova: ĉefe okupiĝos pri informado, krome pri instru-metodika laboro (kune kun Svetlana Smetanina), pri kreo de ILEI-sekcio (helpante al la komisiitino pri tio Jelena Nadikova, se necesos), pri regiona agado, pri junulara movado;
Aleksandro Mitin: membraro, retaj servoj (grupoj, dissendolistoj), paĝaro;
Abduraĥman Junusov: amaskomunikiloj kaj eksteraj rilatoj.
Rezultoj de la voĉdonado:
por: 6;
kontraŭ: 0;
sin detenis: 0.

Prezidanto de REU: A. Lebedev.


Supren

REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij