Esperanto      По-русски StartoDokumentoj aldonitaj de uzantoj
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Novaj kontribuoj

pdf Ĉielismo (Wang Tianyi). Esperanto-movado hodiaŭ en Ĉinio (Biblioteko, 2024-03-28)

Ligiloj

Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

ensalut Bonvolu ensaluti por voĉdoni kaj komenti

Protokolo №3: pri kunorganizo de IKBE-2020

Protokolo №3 de la Estrara decido

Dato: Moskvo, 07.11.2019

Voĉdonado: reta

Voĉdonis:

A. Lebedev, S. Smetanina, N. Gudskov, I. Gonĉarova, A. Mitin.

Tagordo / temo:

Kunorganizo de Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj en Rusio en 2020.

Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj (=LIBE) akceptis decidon organizi vican IKBEn (Internacian Kongreson de Blindaj Esperantistoj) en Rusio, Moskvo fine de junio — komence de julio de la 2020-a jaro. La grupo de rusiaj esperantistoj-blinduloj ĉekape kun Anatolo Masenko turnis sin al Svetlana Smetanina kun peto, ke REU iĝu kunorganizanto de la Kongreso kaj helpu en diversaj direktoj de la prepara periodo kaj ankaŭ dumkongrese.

Decidoj:

1) Subteni la okazigon de IKBE-2020 en Rusio per informaj kaj organizaj fortoj de REU.

2) Aprobi eniron de Svetlana Smetanina en la Organizan komitaton de IKBE-2020.

Rezultoj de la voĉdonado:

por: 5;

kontraŭ: 0;

sin detenis: 0.

Prezidanto de REU: A. Lebedev.

Vicprezidantoj de REU: S. Smetanina, N. Gudskov.


Supren

REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij