Esperanto      По-русски StartoDokumentoj aldonitaj de uzantoj
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Atentindaj paĝoj

Regularo pri membreco kaj kotizoj en REU – 2024

Pagmanieroj

Ligiloj

Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retejo de UEA

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

ensalut Bonvolu ensaluti por voĉdoni kaj komenti

Lastatempa agado de la Krasnodara klubo

Dum du pasintaj jaroj en Krasnodar ne okazis iuj kursoj de Esperanto, pro jam pridiskutitaj kialoj. Tamen esperantistoj ĉiam renkontiĝas en neformala etoso por festeni plej tradiciajn rusiajn festojn, ankaŭ por gratuli naskiĝtaganojn kaj des pli jubileulojn.

Okazis kelkaj neatenditaj surprizoj por esperantistoj flanke de lokaj amaskomunikilanoj. Ekzemple, ĝuste fine de julio en la jaro 2018, en Junularan Centron oni venis el la loka televido, intervjuis esperantistojn kaj faris programon, dediĉitan al la 131-a datreveno de Esperanto. La televidelsendo daŭris nelonge, dum kelkaj minutoj, en novaĵprogramo. Tamen... Tuj post la programo, post kelkaj tagoj, la gvidantaro de Krasnodara E-klubo (Anatolo Ivasenko kaj Gennadij Paveljev) estis invitita en studion de Radio «Majak-Kubanjo». Oni muntis longan intervjuon kaj elsendis ĝin dum unu horo, preskaŭ sen eltranĉoj kaj ŝanĝoj.

09.12.2018 — krasnodaranoj festenis Zamenhof-Tagon. Tio estas tradicia celebro de nia kara Paĉjo, sed ĉiufoje oni penadas organizi la momenton iel nekutime interese. Tiam ni ĉiuj preparis sian eron por interese pasigi la tempon. Iuj legis prozaĵon, iuj deklamis versaĵojn... Mi preparis arkivajn bildkartojn, adresante ilin al ĉiu ĉeestanto persone, kun nekutimaj, brilaj E-proverboj. Ni mem laŭtlegis ilin kaj enmanigis al samideanoj. Pri tio estis verkita artikolo kaj publikigita en BdREU.

14.04.2019 — dum la tuta tago Kranodara E-klubo akceptis Renee Triolle. Ankaŭ tio estis priskribita en BdREU.

10.05.2019 — bela, elkora festenado de la Venkotago en neformala etoso. Oni deklamis versaĵojn, kantis ruslingve kaj esperante kantojn de la Granda Patrolanda milito. Estis gratuloj al Anatolo Ivasenko okaze de lia 70-jariĝo.

Marina Kocarj, nome je krasnodaranoj.


Supren

REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij